Marfrukto
Diversaj marfruktoj Marfruktoj estas diversaj manĝeblaj maraj moluskoj kaj krustuloj. Fiŝoj ne estas marfruktoj laŭ tiu difino. Tiu ĉi artikolo temas pri la nutraj kaj kuiraj aspektoj, ne la bestosciencaj. Enhavo 1 Lingva noto 2 Nutrado 3 Marfruktoj en kuirarto 3.1 Marfruktaj pladoj 3.1.1 Kalinekto 3.1.2 Kalmaro 3.1.3 Krabo 3.1.4 Loligo 3.1.5 Markurkumo 3.1.6 Omaro 3.1.7 Ostro 3.1.8 Polpo 3.1.9 Salikoko 4 Akiro Lingva noto | Apud la kutima kaj PIV-a esprimo "marfrukto" ekzistas ankaŭ la malpli kutima, ne-oficiala kaj ne-PIV-a novradiko "marisko" kun la sama signifo. La vorto marfrukto paŭsas kunmetaĵon uzatan en pluraj referenclingvoj de la Fundamento de Esperanto, ekzemple la franca ( fruits de mer ), la germana ( Meeresfrüchte ), kaj la rusa ( морские фрукты ). Ĝi estas uzata ankaŭ en la itala ( frutti di mare ) kaj la brazila portugala ( frutos do mar ). Tamen la signifo ne s...