Krasnovko (Simferopola distrikto)

















































Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Krasnovko
ruse Красновка
ukraine Краснівка
krime-tatare Krasnovka

Sin escudo.png

Apartenas al:

Simferopola distrikto, Mazanka komunumo

Koordinatoj:

44° 59′ N, 34° 15′ O44.98194444444434.254166666667Koordinatoj: 44° 59′ N, 34° 15′ O

Averaĝa alto super la marnivelo:
~400 m

Areo:
0,97 km²

Loĝantaro:
615 (laŭ 2001)

Poŝtkodoj:
97531

Telefonkodo:
+380-652

Hor-zono:

UTC+3

Antaŭa nomo:

Novo-Aleksandrovka

Oficiala paĝaro nekonata






Krasnovko (Krimeo)

DMS

Krasnovko

Krasnovko


Situo de Krasnovko sur la mapo de Krimeo




Krasnovko (Simferopola distrikto)

DMS

Krasnovko

Krasnovko


Situo de Krasnovko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Mazanka komunumo estas prezentita per aparta koloro)







v • d • r


Information icon.svg



Krasnovko (ruse Красновка, ukraine Краснівка, krime-tatare Krasnovka) estas relative nova vilaĝo en la Mazanka komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 615 homoj[1].




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


  • 3 Nuntempo


  • 4 Referencoj


  • 5 Ligiloj





Geografio |


La vilaĝo situas en la orienta parto de la Simferopola distrikto apud malgranda rivereto Ĉujunĉa (dekstra alfluanto de Salgiro) ĉirkaŭ 5 kilometrojn oriente de Simferopolo. La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Mazanko (situanta ĉirkaŭ 1 kilometron norde) kaj Lesnoselo (situanta ĉirkaŭ 1 kilometron oriente).



Historio |


La unuaj domoj sur la teritorio de la nuna vilaĝo aperis fine de la 19a jarcento[2]; komence de la 20a jarcento en la vilaĝo loĝis 100 homoj (laŭ la informoj sur la apudvilaĝa informa fosto)[2]. La unua fidinda skriba mencio pri la vilaĝo aperis en 1915 (tiam ĝi estis menciita sub la nomo Novo-Aleksandrovka). La alinomado de la vilaĝo al Krasnovko (tiu nomo venas de la rusa vorto krasnij — ruĝa) plej verŝajne okazis komence de la 1930aj jaroj, ĉar en la listo de la krimeaj loĝlokoj, preparita por la tutsovetia censo de la jaro 1926, la vilaĝo aperas ankoraŭ kiel Novo-Aleksandrovka, dum sur la mapo de la jaro 1938 la vilaĝo jam estas indikita sub la moderna nomo[3].


Ĝis la komenco de la 1990aj jaroj la vilaĝo estis sufiĉe malgranda: laŭ la rezultoj de la tutsovetia censo de la jaro 1989 en ĝi loĝis nur 34 homoj. Tamen, en la 1990aj jaroj la vilaĝo rimarkinde kreskis (verŝajne pro la alfluo de la krime-tatara loĝantaro, reveninta en Krimeon post la deporto).



Nuntempo |


Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 615 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 545 loĝantojn[2]). La areo de la vilaĝo estas 96,5 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 243[2].


La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo. Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al la apudaj vilaĝoj. En la vilaĝo troviĝas klubo[2].



Referencoj |



  1. ↑ 1,01,1Oficialaj informoj pri Krasnovko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-10-30.

  2. ↑ 2,02,12,22,32,4Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Mazanka komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-10-30.


  3. ↑ Fragmento de mapo de Krimeo (1938 j.) Alirita 2013-10-30.



Ligiloj |




  • Oficialaj informoj pri Krasnovko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-10-30.


  • Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Mazanka komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-10-30.

































La loĝlokoj de la Simferopola distrikto



Urbotipaj loĝlokoj

Gvardejsko •
Molodeĵno •
Nikolajevko



Vilaĝoj:

Akropolo •
Aleksandrovka •
Anajurto •
Andrusovo •
Arkadjevka •
Beloglinka •
Ĉajkino •
Ĉajkovsko •
Ĉistenko •
Demjanovka •
Denisovko •
Divnoje •
Dmitrovo •
Dobro •
Donskoje •
Druĵno •
Dubko •
Fersmanovo •
Fontano •
Gruŝevo •
Ĥaritonovka •
Ivanovko •
Ĵivopisnoje •
Ĵuravljovka •
Kamiŝinko •
Kaŝtanovo •
Kizilovo •
Kljonovka •
Klinovko •
Kluĉevoje •
Kluĉo •
Kolĉugino •
Kolodeznoje •
Konstantinovko •
Krasnaja Zorjka •
Krasnoje •
Krasnoleso •
Krasnovko •
Kubanskoje •
Kuprino •
Kurgannoje •
Lazarevko •
Lekarstvennoje •
Lesnoselo •
Levadko •
Lozovo •
Mazanko •
Malenkoje •
Meĵgornoje •
Mirnoje •
Moloĉno •
Mramorno •
Niĵnekurgannoje •
Novij Mir •
Novij Sad •
Novoandrejevka •
Novonikolajevko •
Novosjolovka •
Novozburjevko •
Obrivo •
Opuŝko •
Partizansko •
Peredovoje •
Perevalno •
Perovo •
Pervomajskoje •
Petropavlovko •
Petrovka •
Pionersko •
Poĵarskoje •
Privolno •
Proljotnoje •
Prudovoje •
Ravnopolje •
Radzolje •
Rodnikovoje •
Skvorcovo •
Sofijevka •
Solneĉnoje •
Solovjovko •
Sovĥoznoje •
Spokojnoje •
Storoĵevoje •
Strogonovko •
Suĥoreĉje •
Sumskoje •
Ŝafrannoje •
Ŝirokoje •
Teplo •
Teplovka •
Topolno •
Triprudno •
Trudolubovo •
Trudovo •
Ukrainko •
Ukromnoje •
Uroĵajnoje •
Verĥnekurgannoje •
Veselo •
Vinnickoje •
Vodnoje •
Zaleso •
Zareĉno



Loĝloketoj

Ajkavano •
Davidovo •
Ŝkolnoje





Popular posts from this blog

Shield only combat

Heinkel He 51

Magento 2.2.5: Email Template Order Admin