Kaŝtanarbo


















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kastaneo


Ordinara kastaneo
Ordinara kastaneo


Biologia klasado


























Regno:

Plantoj Plantae

Divizio:

Angiospermoj Magnoliophyta

Klaso:

Dukotiledonuloj Dicotyledones

Ordo:

Fagaloj Fagales

Familio:

Fagacoj Fagaceae

Genro:

Kastaneo Castanea



Specioj


Castanea alnifolia - Arbusta kastaneo*
Castanea crenata - Japana kastaneo
Castanea dentata - Amerika kastaneo
Castanea henryi - Henria kastaneo
Castanea mollissima - Ĉina kastaneo
Castanea ozarkensis - Ozarka kastaneo
Castanea pumila - Virginia kastaneo
Castanea sativa - Ordinara kastaneo
Castanea seguinii - Segina kastaneo



Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Kastaneo









v  d  r


Information icon.svg






Maronoj




Folioj kaj fruktoj


La kaŝtanarbokastaneo[1] (Castanea) estas genro de arboj kaj arbedoj kun defalemaj, dentaj folioj, kun virseksaj floroj en longaj, staraj amentoj, kaj kun inseksaj floroj ĝenerale triope ĉirkaŭitaj de involukro, kiu - post fekundiĝo de la floro - iĝas ledeca, multadorna, globa frukto malfermiĝanta al kvar aloj kaj enhavanta tri akenojn (kaŝtanojn); dek specioj en la mezvarmaj partoj de la norda hemisfero, kelkaj kultivataj por fruktoj manĝataj kuiritaj aŭ por ligno uzata i.a. en lignaĵarto.[2]


Etimologio de la nomo estas la latina vorto "castanea", memdevena de la helena "kastanon". Tiu nomo aludas al la urbo Kastanon, en Tesalio, fama en antikveco je kvalito de la rikoltitaj tie kaŝtanoj. Ĝi plejparte kreskas en Mediteraneaj regionoj, sed ankaŭ iom pli norde.


La vivdaŭro de kaŝtanarboj povas esti ege granda: la plej fama kaŝtanujo: Il Castagno dei Cento Cavalli (la kaŝtanujo je cent ĉevaloj) en la komunumo Sant'Alfio en Sicilio (sur la deklivoj de Etna) aĝas laŭdire inter 2 000 kaj 4 000 jaroj.


Ekonomia rolo:


En regionoj kiel Périgord, suda Svisio, Korsiko, Italio maronoj (la manĝeblaj fruktoj de la kastaneo, precipe de la ordinara kastaneo) iam estis la ĉefa nutrofonto.



Piednotoj |




  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p.540


  2. [1]



Vidu ankaŭ |



  • Nukso

  • Kaŝtankolora






Portala ikono Portalo pri Biologio








Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto