Barcelono
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Barcelona. |
Barcelono | |||
hispane: Barcelona, katalune: Barcelona | |||
urbo | |||
Vido al Barcelono | |||
| |||
Oficiala nomo: Barcelona | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Iberio | ||
Regiono | Katalunio | ||
Provinco | Provinco Barcelono | ||
Komarko | Barcelonès | ||
Transporto | - | ||
- flughaveno | Flughaveno de Barcelono | ||
- haveno | Haveno de Barcelono | ||
Najbaras kun | Mediteraneo | ||
Memorindaĵoj | 4 - Palaco de Muziko - Katedralo de Barcelono - Templo Sankta Familio - Casa Milà | ||
Turo | Turo Agbar | ||
Riveroj | Llobregat, Besòs | ||
Situo | Barcelono | ||
- alteco | 9 m s. m. | ||
- koordinatoj | 41°22′57″N 02°10′37″E / 41.3825°N, 2.17694°O / 41.3825; 2.17694 (Barcelono) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 512 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 0 m s. m. | ||
Areo | 100,4 km² (10 040 ha) | ||
Loĝantaro | 1 621 537 (2008) | ||
Denseco | 16 150,77 loĝ./km² | ||
Parko | Parko Güell | ||
Fondo | 3-a jarcento a.K. | ||
Urbestro | Ada Colau | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 08.0XX | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |||
Nomo | Hospitalo de Sant Pau | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 1997 (#21) | ||
Numero | 804 | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | i, ii, iv | ||
Okazejo | Somera Olimpiko 1992 | ||
Situo enkadre de Hispanio | |||
Situo enkadre de Katalunio | |||
Vikimedia Komunejo: Barcelona | |||
Retpaĝo: www.barcelona.cat | |||
Barcelono[1] (Barcelona, katalune [bərsə'lonə] kaj hispane [barθe'lona]) estas la ĉefurbo de la aŭtonoma komunumo Katalunio, nord-oriente en Hispanio. Ĝi situas ĉe Mediteraneo, 160 km sude de Pireneoj kaj la franca limo. La urbo estas la 2-a plejgranda en Hispanio kaj la plej granda de Katalunio. Ĝi estas centro de la metropola areo de Barcelono, kun pli ol 3 milionoj da loĝantoj.
En la jaro 1992 okazis la Olimpikoj en Barcelono. Somere 2004 okazis la Internacia Forumo de Kulturoj.
Enhavo
1 Historio
2 Vidindaĵoj
3 Geografio
4 Transportoj
5 Famuloj
6 Partneraj urboj
7 Esperanto en Barcelono
7.1 Esperantistoj de Barcelono
7.2 EdE
7.3 Barcelono kaj Esperanto
8 Aliaj signifoj
9 Edukado
10 Referencoj
11 Eksteraj ligiloj
Historio |
Laŭ sagao, la urbo (Barcino) estis fondita de Hamilkar Barka, patro de Hanibal Barka el Kartago. Post tio trakonstruis la urbon la romianoj al kastro . La centro de la urbo kuŝis sur Mons Taber, sur malgranda monteto proksime al la tiama Konsildomo (Plaça de Sant Jaume). Oni povas ankoraŭ hodiaŭ trovi restaĵojn de la romia urbomuro en la praurba parto. Gravaj romiaj trovitaĵoj estas ekspoziciitaj ĉe Plaça del Rei. En la 5-a jarcento la urbon konkeris visigotoj, en la 8-a jc. la maŭroj. En 801 konkeris la urbon la franca reĝo. Je 985 disrabis Barcelonon Al-Mansur, armeestro de Kordovo.
En la mezepoko Barcelono estis ĉefurbo de Reĝlando de Aragono kaj elstara mara kaj komerca potenco en la okcidenta Mediteranea maro, kun gravaj posedaĵoj, kiel Sardio kaj Sicilio. Ekde la 15-a jarcento, post la Kompromiso de Caspe (1412) kaj la enlanda milito (1462-1472), la urbo perdis potencon, unue favore al Valencio kaj poste al kastiliaj urboj. La malvenko en la milito de hispana sukcedo (1701-1714) post sieĝo kaj la postaj reprezalioj de Filipo la 5-a de Kastilio plimalfortigis kaj katenis la urbon ĝis meze de la 19-a jarcento, kiam estiĝis permeso malkonstrui la urbomurojn.
La ekonomia bonfarto permesis rapidegan plilarĝigon de la urbo, kiu ensorbis diversajn antaŭurbojn kiel Sants, Gràcia kaj Sarrià. Partoj de la urbo aldoniĝis post eventoj, kiel la internaciaj ekspozicioj de 1888 kaj 1929, la Olimpikaj ludoj (1992) aŭ la Forumo de la Kulturoj (2004).
Vidindaĵoj |
Pro sia historio Barcelono havas elstaregan gotikan arkitekturon, kiu konserviĝis pro la stagnado de la urbo dum jarcentoj. Nova etapo de ekonomia bonfarto koincidis kun la ekspansio de la urbo, tial ke ĝia impona kolekto de modernismaj konstruaĵoj (kun ok Mondaj Kulturheredaĵoj de Unesko) ne stariĝis sur la malnovaj mezepokaj palacoj. Nuntempe Barcelono plu aperigas novajn elstarajn konstruaĵojn, kiel Turon Agbar (2005).
Plej elstaraj vidindaĵoj:
- La strato Les Rambles estas larĝa aleo, kiu kondukas de la centro al la haveno. Tio estas promena strato kun multaj amuzejoj kaj bazaroj.
- Fine de la promenejo de Les Rambles, ĉe la malnova haveno, staras la statuo de Kristoforo Kolumbo kaj ŝipmuzeo Museu Marítim.
- La Gotika kvartalo situas en la malnova kvartalo de Barcelono kaj enhavas unu el la plej impresaj kolektoj de civila gotika arkitekturo en la mondo. En ĝi situas la Katedralo de Barcelono, la preĝejo Santa Maria del Pi, la domo Ca l'Ardiaca, la Plaça del Rei (kun la malnova reĝaj palaco kaj kapelo) kaj la vizitinda urba muzeo. Proksime de ĝi elstaras la preĝejo Santa Maria del Mar (eble la plej impona gotika preĝejo el la urbo) kaj la strato Montcada, kun ties sinsekvo de mezepokaj palacoj. Diversloke staras restaĵoj de la romiaj urbomuroj, ĉefe proksime de la katedralo. Trans Les Rambles, en la kvartalo El Raval, elstaras la gotika Hospitalo de Sant Pau kaj la romanika preĝejo Sant Pau del Camp, kun nekutima korto.
- La promenejo Passeig de Gràcia enhavas multajn modernismajn domojn, inkluzive de Casa Milà kaj Casa Batlló de Gaudí, Casa Amatller kaj Casa Fuster de Josep Puig i Cadafalch kaj Casa Lleó Morera de Lluís Domènech i Montaner. Ankaŭ en apudaj stratoj staras elstaraj samtempaj modernismaj konstruaĵoj, kiel la malnova eldonejo Montaner i Simon (nuntempe sidejo de la Fondaĵo Antoni Tàpies).
Templo Sankta Familio, preĝejo de arkitekto Antoni Gaudí
Muzeo Joan Miró (vidu ankaŭ artikolon Fondaĵo Joan Miró).
Muzeo Picasso, kun malpli konataj verkoj de Pablo Picasso
Nacia Muzeo de Arto de Katalunio, kiu prezentas gravajn murpentraĵojn kaj aliajn mezepokajn artaĵojn.
Mondaj Kulturheredaĵoj de Unesko en Barcelono:
Casa Milà (La Pedrera)- Casa Batlló
- Casa Vicens
- Palau Güell
- Fasado de la Naskiĝo kaj kripto de Templo Sankta Familio
- Palaco de la Kataluna Muziko
- Hospitalo de Sant Pau
- Parko Güell
Geografio |
Kvartaloj de Barcelono estas Pedralbes kaj aliaj.
Gravaj avenuoj de Barcelono estas Diagonala Avenuo kaj Meridiana Avenuo.
Transportoj |
Historie, Barcelono posedis grandan tramreton. La unua tramlinio de la urbo malfermiĝis en 1872, sed preskaŭ ĉiuj el tiuj historiaj linioj estis fermitaj en 1971, estante anstataŭitaj de busoj kaj de la vastiĝanta Metroo de Barcelono. La sola restanta linio, "Tramvia Blau", estis konservita kiel turista vidindaĵo, uzante la historian veturantan materialon. Tamen komence de la 21-a jarcento, du novaj tram-sistemoj, "Trambaix" kaj "Trambesòs", malfermiĝis en la ĉirkaŭurboj de la urbo.[2]
Al Montjuïc supreniras sinsekve Funikularo de Montjuïc kaj Telfero de Montjuïc.
Famuloj |
Lluís Rigalt, pentristo
Rajmondo Sabundo, erudiciulo, juristo, filozofo, kuracisto, teologo kaj reĝa profesoro en la Universitato de Tuluzo.
Anna Casassas i Figueras (1958), tradukistino kaj advokato- en Barcelono mortis:
- hungara inĝeniero János Urbanek
- hungara pupteatristo - hispana dramisto Loránd Orbók
- hungara inĝeniero János Urbanek
Partneraj urboj |
Barcelono havas partnerajn rilatojn kun la sekvaj urboj:
Gdansko en Pollando ekde 1990
Lua-eraro en Modulo:Flago, linio 41: attempt to concatenate local 'link' (a nil value). Gaza en [[|Palestino]]
Montpellier, Herault en Francio ekde 1963
Monzón en Hispanio ekde 1969
Kolonjo, Nordrejn-Vestfalio en Germanio ekde 1984
Rio-de-Ĵanejro en Brazilo
Sao-Paŭlo en Brazilo
Sarajevo en Bosnio kaj Hercegovino
Tel-Avivo en Israelo
Bostono en Usono
Istanbulo en Turkio
Ateno en Grekio
Esperanto en Barcelono |
1901: Unua Esperanto-grupo fondita;
1909: 5-a Universala Kongreso;
2019: 92-a SAT-kongreso
La Hispana Esperanto-Instituto estis historia instituto por subteno de la internacia lingvo Esperanto, aktiva en Hispanio en signifa parto de la 20-a jarcento. Ĝi havis sian sidejon en Barcelono. Inter la kunfondintoj estis Josep Rofes Mestre el Barcelono, Alfonso Tur Thomas same el Barcelono dumtempe estis ties vicprezidanto, pliaj membroj estis ekzemple Manuel Maynar el Zaragozo kaj José Perogordo el Madrido. Inter la eldonaĵoj de la instituto ekzemple estis "elementa kurso de esperanto" de 1928 kaj eĉ ĝis en 1963 ĝi publikigis vinildiskon kun popularaj katalunaj kantoj en Esperanto.
Esperantistoj de Barcelono |
Barcelono estas naskiĝurbo de Jaume Grau Casas, Alfons Sabadell, Elisabet Abeyà, Joan Amades Gelats, Josep Paluzie i Lucena, Francisco Pi y Margall, Carles Riba, Eduardo Vivancos kaj Francisko Gorgues.
EdE |
En la urbo okazis la 5-a Universala Kongreso 6-11 septembro 1909, kun 1287 kongresanoj el 32 landoj. Ĉefaj temoj de la kongreso: organizo de naciaj E-societoj, financoj, laboroj de la E-Akademio.
Barcelono kaj Esperanto |
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Barcelonon:
- Sed nun jam Fidiaso al Dilmunido parolas,
- gvidante lin denove en la rondira vojaĝo,
- dum aŭskulteblas ankaŭ trobadorkanta muziko:
- -Ni nun ŝvebadas super la Barcelona grafurbo,
- kie alfingras nuben Sanktfamilia Preĝejo,
- kun orgenblovaj turoj kaj Gŭejla parko fabela,
- pri kiu vere ajnas, ke faris in la feinoj.[3]
Aliaj signifoj |
- Barcelono signifas ankaŭ distriktan unuon provinco, kiu enhavas krom Barcelono aliajn komunumojn, ekz: L'Hospitalet de Llobregat.
- Barcelona Graflando estas la malnova nomo de la Kataluna reĝlando.
Barcelono estas nomo de urbo en Venezuelo.
Edukado |
- Toulouse Business School
Referencoj |
↑ Barcelono en vortaro.net
↑ Llorca, David. History of tramways in Barcelona. public-transport.net. [1] Alirita la 6an de Novembro 2016.
↑ Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 118.
Eksteraj ligiloj |
- Paĝaro de la urbo
La Sagrada Familia
Unu el la distrohavenoj de Barcelono. Videblas la katamarano kiu ligiĝas kun la Insuloj Balearoj