Kemia armilo
Batala disvastigado de kloro en Unua mondmilito La kemia strukturo de sarino nerva gaso, esplorita en Germanio en 1938. Protekta vesto kontraŭ kemiaj kaj biologiaj armiloj kaj kontraŭ radioaktivaĵoj de nukleaj armiloj de francia armeo, 1997 La kemiaj armiloj estas tiaj kemiaj kombinaĵoj, kiujn oni uzas en gasa, fluida, solida stato pro ties venena efiko je homo, besto, planto. La internaciaj klopodoj por malpermesi ilin ekis jam tre frue, tiel la ĝeneva konvencio de 1925 entenis malpermesajn dispoziciojn pri la sufoka, venena kaj aliaj gasoj, samefikaj fluidoj, solidoj kaj iloj. La protokolon subskribis pli ol 140 ŝtatoj (krom i.a. Usono, Rusio, Israelo). Enhavo 1 Unua mondmilito 2 Dua mondmilito 3 Post la mondmilitoj 4 Vidu ankaŭ 5 Eksteraj ligiloj Unua mondmilito | La unua amasa uzo de kemiaj armiloj okazis en la unua mondmilito ĉe Ypres, 22-an de aprilo 1916 , kie la germanaj trupoj disŝprucis klorgason al la francaj-alĝeriaj tru