Pol', hungaro: frata paro, Dum batalo, drink-regalo
Pol', hungaro: frata paro, Dum batalo, drink-regalo (pole: Polak, Węgier, dwa bratanki, i do szabli, i do szklanki, hungare: Lengyel, Magyar – két jó barát, együtt harcol, s issza borát) – historia proverbo aperanta en la pola kaj hungara lingvoj, mallonga rimaĵo diranta pri familiara amikeco kaj parenceco de la pola kaj hungara nacioj.
Enhavo
1 Teksto
2 Tago de Amikeco
3 Organizaĵoj
4 Vidu ankaŭ
5 Literaturo
6 Eksteraj ligiloj
Teksto |
- Pol', hungaro: frata paro,
- Dum batalo, drink-regalo,
- Vigla kapo, brava koro,
- Benu ilin di'-sinjoro!
(elpoligis Antoni Grabowski)
Pole: „Polak, Węgier, dwa bratanki, i do szabli, i do szklanki.” ("Pol', hungaro: frata paro, Dum batalo, drink-regalo" ; Bratanki lengyelül unokatestvér, mely azonban a régi lengyel nyelvben testvért jelenthetett.)
"Polak, Węgier, dwa bratanki / I do szabli, i do szklanki / Oba zuchy, oba żwawi / Niech im Pan Bóg błogosławi."
("Lengyel-magyar két jó barát / Együtt harcol s issza borát / Vitéz s bátor mindkettője / Áldás szálljon mindkettőre.")
„Polak, Węgier, dwa bratanki, i do bitki, i do szklanki!”[1]
Tago de Amikeco |
La 12-an de marto 2007 parlamento de Hungario akceptis deklaron pri agnosko de la tago 23-a de marto Tago de Pola-Hungara Amikeco. La deklaron apogis 324 parlamentanojn, neniu sindetenis, neniu kontraŭis.
Analogan decidon la 16-an de marto 2007 aklame voĉdonis la Pola Sejmo.
Organizaĵoj |
En Pollando, same kiel en Hungario ekzistas multe da organizaĵoj pri pola-hungara amikeco:
- Krosno, Leszno, Lodzo, Lubaczów, Olsztyn, Poznań, Radomsko, Słupsk (aktivas tie la iama hungara diplomato en Varsovio Andras Asztalos (esperantisto), Varsovio
- Esztergom, Győr, Miskolc
Vidu ankaŭ |
- Stefano Báthori
- Jozefo Bem
- Ladislao la 3-a
- Pál Teleki
- Wacław Felczak
Literaturo |
- Csapláros István: „Polak, Węgier — dwa bratanki”. en: Uő: A felvilágosodástól a felszabadulásig. Tanulmányok a magyar–lengyel irodalmi kapcsolatok köréből. Budapest, 1977. 9–43. ISBN 963-270-446-0
Eksteraj ligiloj |
- Konu la veron pri eventoj de 1956 en Poznań kaj Budapeŝto
e-Bratanki, Vortaro hungara-pola kaj pola-hungara
- Pola-Hungara Historia Societo je la nomo de Józef Piłsudski
Interreta portalo pri pola-hungara amikeco
↑ http://www.wykop.pl/link/56893/polak-wegier-dwa-bratanki-i-do-bitki-i-do-szklanki