Lavin













































Lavin




Blazono de Lavin






Lavin


Kantono
Grizono
Distrikto
Inn/En
Komunumaro
Sur Tasna

Koordinatoj 

46°46′0″N 10°6′0″O  /  46.76667°N, 10.1°O / 46.76667; 10.1 (Lavin)Koordinatoj: 46°46′0″N 10°6′0″O  /  46.76667°N, 10.1°O / 46.76667; 10.1 (Lavin)
Nombro de enloĝantoj
218
Areo
46,26 km²
Alteco
1412 m super marnivelo
Poŝtkodo
7543
Komunumkodo
3743




Mapo de Lavin





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Lingvoj


  • 6 Historio


  • 7 Notoj kaj referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Lavin estas komunumo de la komunumaro Sur Tasna kaj la distrikto Inn/En en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 218 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.



Geografio |


La komunumo Lavin situas en Suba Engadino ĉe la bordo de la rivero Eno. Krom la vilaĝo Lavin mem al la komunumo apartenas la setlejo Valplan, kie troviĝas la stacidomo Sagliains ĉe la sudportalo de Vereina-Tunelo.



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Lavin limas en nordo al Gaschurn (Vorarlbergo, Aŭstrio), en oriento al Guarda, en sudoriento al Ardez, en sudo al Zernez, en okcidento al Susch, kaj en nordokcidento al Klosters-Serneus.



Trafiko |


Tra Lavin pasas la kantona ĉefvojo n-ro 27 de la Malojopasejo tra Engadino al Tirolo. Lavin estas nodopunkto de la Retia Fervojo. Pasas tra ĝi la engandina linio, al kiu konektiĝas en Lavin la linio tra la Vereina-Tunelo, kies suda portalo troviĝas sur la komunuma teritorio. Tra la Vereina-Tunelo funkcias trajna aŭtomobiltransporto, kiu garantias la aliron al Engadino ankaŭ dum vintro, kiam multaj el la montpasejoj estas neĝokovritaj.



Lingvoj |


La ĉefa lingvo en Lavin estas la romanĉa. La germanlingva malplimulto ankaŭ en Lavin kreskis dum la lastaj jaroj, tamen iomete malpli ol en aliaj romanĉ-grizonaj komunumoj. Okaze de la popolnombrado de 1980 80,77% de la loĝantaro parolis la romanĉan kaj 10,33 % la germanan. En la jaro 2000 75,86% estis romanĉlingvanoj kaj 22,99% germanlingvanoj.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Lavin datiĝas el la 12-a jarcento kiel Lawinis. En la jarj 1499 kaj 1622 la vilaĝo estis detruita de aŭstriaj trupoj. En la jaro 1652 la vilaĝanoj kune kun la ceteraj vilaĝoj de la valo liberaĉetis de Aŭstrio.[1]



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Paul Eugen Grimm: Lavin en Historia Leksikono de Svislando (2008-11-20)



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Lavin


  • Lavin en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Lavin – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto