Stribarbulo
Biologia klasado | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
Dunomo | ||||||||||||||
Megalaima lineata (Vieillot, 1816) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Konserva statuso: Malplej zorgiga | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Stribarbulo, Megalaima lineata, estas birdospecio de la familio de Aziaj barbuloj aŭ Megalaimedoj. La barbuloj estas grupo de preskaŭpaserinaj birdoj kun tutmonda tropika distribuado. Ili ricevas tiun familian nomon pro la bridoj aŭ harecplumoj kiuj ĉirkaŭas siajn fortikajn bekojn.
Tiu ĉi specio estas sufiĉe simila al la Brunkapa barbulo.
Tiu ĉi estas relative granda barbulo 27 cm longa. Ĝi estas diketa birdo, kun mallonga kolo, granda kapo kaj mallonga vosto. La plenkreskulo havas helstriitajn brunajn kapon, kolon kaj bruston (kio nomigas la specion pro la strioj, pro tio ambaŭ nomigoj taŭgus por kelkaj specioj, sed la Stribarbulo havas tiujn partojn iom pli helaj -preskaŭ grizecaj aŭ brungrizecaj- kaj la strioj ne tiom krestiĝas kiel ĉe la Brunkapa barbulo), kun flava ĉirkaŭokula nuda ne tiom granda haŭtaĵo kiom ĉe la Brunkapa barbulo, sed kie ĉiukaze ege videblas la malhela okulo. La resto de la plumaro estas tre verda ĉefe ĉe flugilpintoj kaj vosto. La beko estas dika kaj rozeckolora; la kruroj estas flavecaj. Ambaŭ seksoj estas similaj.
Ĝi troviĝas laŭlonge de la sudaj montetoj de Himalajo kaj ankaŭ en partoj de Bangladeŝo kaj Okcidenta Bengalo. Kiel aliaj barbuloj, ankaŭ tiu ĉi estas fruktomanĝanto.
Referencoj |
- BirdLife International (2004). Megalaima lineata. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006. Malpli zorgiga
Bildaro |
Aranĝante nestotruon ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Ĉe nesto en Narendrapur ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Ĉe nesto en Narendrapur ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Manĝante gularfigon (Ficus racemosa) ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Rigardante for de sia nesto ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Manĝo por junuloj ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Manĝante gularfigon (Ficus racemosa) ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Sur diversaj ripozejoj ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.