Lumeno




Lumeno (simbolo lm) estas mezurunuo de lumflukso en SI, montranta la lumkvanton dum unu sekundo el punkta lumfonto. Laŭ difino, ĝi estas lumvolumeno de elradianta lumo el homogena punktofonto kun lumintenso de unu kandelo al steradiano (steradiano estas unuo de la spacoangulo).


Se la lumfonto radias kun lumintenso de Iv{displaystyle I_{v}} en spacoangulo de dω, tiam la tuta lumflukso Φv{displaystyle Phi _{v}} estas:

Φv=∫Iv(ω)dω.{displaystyle Phi _{v}=int I_{v}(omega )domega ,,.}


Se ekzemple izotropa lumfonto radias kun 1 kandelo, tio estas 1 lm je 1 sr elradias, oni ricevas la lumflukson per sumigo (integralo) de lumintenso tra tuta spaco, kiu ĉirkaŭas la lumfonton:

1 lmsr⋅4⋅π sr=4⋅π lm{displaystyle 1 {frac {mathrm {lm} }{mathrm {sr} }}cdot 4cdot pi mathrm {sr} =4cdot pi mathrm {lm} }, tio estas ĉirkaŭ 12,566lm{displaystyle 12,566,mathrm {lm} } .


Lumeno estas subjektiva unuo, kiu permesas taksi kiel estas perceptata lumkvanto; tial
konsiderante la elsenditan energian lumflukson je unu sekundo pri la pli impresa ondolongo (555 nm) de homa okulo, sekvas la rilaton:

1 vato = 683 lumenoj .



Ekzemploj: |




























inkandeska lampo (100 vatoj)
1400 lumenoj

lumtubo (30 vatoj)
1600 lumenoj

kompakta fluoreska lampo (30 vatoj)
1700 lumenoj

videoprojekciila lampo
800-2000 lumenoj
blanka 1W-LED
ĉirkaŭ 30 lumenoj

doma kandelo
10 lumenoj


Vidu: |



  • kandelo

  • lukso

  • lumintenso



Eksteraj ligiloj |




  • http://www.labo.cz/mft/jeddef.htm (ĉeĥe)


  • http://www.converter.cz/prevody/svetelny-tok.htm (ĉeĥe)





Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto