Instituto pri Nacia Memoro
La Instituto pri Nacia Memoro (pole: Instytut Pamięci Narodowej - IPN) – Komisiono pri Juĝprocesa Punado de Krimoj kontraŭ Pola Nacio – scienca institucio enketrajtiga.
La instituto ekfunkciis la 19-an de januaro 1999 laŭ la leĝo de la 18-a de decembro 1998. La sidejo de IPN troviĝas en Varsovio ĉe la strato Towarowa 28. Ĝi posedas 11 filiojn en urboj, kie estas apelaciaj tribunaloj. En laŭvicaj 7 urboj oni kreis delegitarojn de la filioj.
Taskoj kaj ĉefaj agaddirektoj |
Al la taskoj apartenas:
- kolektado kaj dispono pri dokumentoj de ŝtataj sekurecorganoj, prilaboritaj de la 22-a de julio 1944 ĝis la 31-a de decembro 1989,
- juĝprocesa punado de naziaj kaj komunistaj krimoj,
eduka agado.
Objekto de la enketesplorado estas i.a.:
militkrimoj flanke de civiloj kaj militistoj de la Nazia Germanio sur la terenoj de okupata Pollando, deportado al koncentrejoj,- deportado de soldatoj de Pola Enlanda Armeo kaj de aliaj sendependaj unuoj kaj loĝantoj de Orientaj Limregionoj de la Dua Respubliko profunden al Sovetunio
ekstermado sur polaj teritorioj inter Vistulo kaj Okcidenta Bugo en la jaroj 1944–1947 fare de soveta NKVD.
Vidu ankaŭ |
- Sławomir Cenckiewicz
- Antoni Dudek
- Andrzej Gwiazda
- Janusz Kurtyka
- Andrzej Nowak
- Bronisław Wildstein
- Krzysztof Wyszkowski
- Jan Żaryn
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala paĝo de IPN