Somogyszentpál




Somogyszentpál [ŝomodjsentpAl] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en Distrikto Marcali. La loknomo signifas: Somogy-Sankta Paŭlo.





Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Situo


  • 3 Historio


  • 4 Vidindaĵoj


  • 5 Famuloj


  • 6 Komunumoj pri Sankta Paŭlo en Hungara reĝlando


  • 7 Komunumoj pri Kér en Hungara reĝlando





Bazaj informoj |




  • Areo: 29 km²

  • Alto super la marnivelo: 100-120 m


  • Loĝantaro: 800


  • Poŝtkodo: 8705


  • Telefonprefikso: 85



Situo |


La vilaĝo situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo, laŭ ekonomia fervojeto el Balatonfenyves (Kampara Fervojo de Balatonfenyves, Balatonfenyvesi Gazdasági Vasút). Balatono troviĝas 10, Marcali 9 km-ojn for.



Historio |


Pli frue keltoj kaj pragermanoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1332 en formo Keer, kiu iĝis memstara vilaĝo Varjaskér. La vilaĝo havis preĝejon kaj fortikaĵon antaŭ la turkoj. Dume apude formiĝis alia vilaĝo, menciita en la 14-a jarcento en formo Santo Paulo. La vilaĝoj preskaŭ senhomiĝis dum la turkoj. En la 18-a jarcento slavoj alvenis kaj nomiĝis la vilaĝo Tótszentpál. La vilaĝoj unuiĝis en 1929 havanta la nomon Somogyszentpál.



Vidindaĵoj |



  • baroka preĝejo omaĝe al Sankta Antonio de 1778, la turo estas 21 m-ojn alta

  • ruinaĵoj de mezepoka preĝejo kaj fortikaĵo

  • termala akvo

  • et-ŝpura kampar-fervojo



Famuloj |



  • en Somogyszentpál naskiĝis:

    • maŝininĝeniero Jenő Szabady

    • László Polgár (operokantisto)



  • en Tótszentpál naskiĝis:
    • Ferenc Kovács (bestkuracisto)




Komunumoj pri Sankta Paŭlo en Hungara reĝlando |

















Dunaszentpál Homoródszentpál Kerelőszentpál Magyarszentpál
Porrogszentpál
Szentpál Szepesszentpál Tótszentpál Zselicszentpál


Komunumoj pri Kér en Hungara reĝlando |


Kér estas unu el la 7 hungaraj gentoj.



























Abaújkér Bedegkér Egyházaskér Hajmáskér Hontkiskér
Ipolykér
Kérsemjén Kiskér Nemeskér Németkér Nyírkércs
Nyitranagykér
Ókér Szamoskér Szentgáloskér Újkér Varjaskér



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto