Taŭruso
Demirkazik-pinto en regiono Niğde Karacaören-baraĵlago en la Taŭruso, proksime al Antalya Taŭruso [1] aŭ Toros-montaro (turke Toros Dağları ) estas ĉirkaŭ 1000 km longa montaro en suda Turkujo, paralele al la la Mediteranea bordo. Ĝin limas okcidente la Eğirdir-lago, oriente la supra fluo de Eŭfrato kaj ĝis Van-lago. Ankaŭ la riveroj Göksu kaj Tigriso fontas en la Taŭruso. La plej alta montopinto de la meza Toros-montaro estas la Aladah (3756 m), pli larĝe la Erciyes-vulkano (3916 m). En la montaro la kalkŝtono formas karstojn kun akvofaloj, subteraj riveroj kaj plej granda kavernosistemo de Azio. La deklivojn sub 2500 m kovras pinoj, cedroj, kverkoj, juniperoj. En okcidenta parto de la Taŭruso elformiĝis fermitaj basenoj en alto de 1000 m, kun lagoj. Ĝia plej kultivebla parto estas la Çukurova-altebenaĵo, dum la marborda parto estas tre mallarĝa kaj estas dividita de alia parto de la lando, tiel ĝi loĝatas nur maldense. La plej gravaj montaj trapasejoj estas l...