GLAT
GLAT (ankaŭ anglalingvaj LGBT kaj GLBT) estas akronimo, kiu nomas la komunumon de gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj (kun transseksuloj). En universala difino oni uzas ĉi tiun terminon por homoj, kiuj ne estas aliseksemaj kaj por homoj malkonformaj al sia biologia seksa propreco (transgenruloj kaj transseksuloj).
La termino ekestis en Usono ne longe post la interbatiĝoj de Stonewall en Greenwich Village.
Aldonaj literoj |
La akronimon oni povas renkonti ankaŭ en varianto kun aldona litero:
Q (angle plej ofte LGBTQ kaj GLBTQ), kiu temas pri queer (esperante kviro) - kio signifas la tuton de ne-aliseksemaj personoj aŭ questioning - kio signifas personoj ne certantaj pri sia seksemeco aŭ serĉantaj,
I (angle LGBTI) pro la unua litero de vorto intersekseco. Ĝi estas ĉiam uzata in Principoj de Jogjakarto en Aktio.[1]
Foje ankaŭ oni skribas ankaŭ LGBTQF kaj LGBTQA, kie F (el la angla friends) signifas amikoj de ĉi tiuj personoj kaj A aliancanoj (el la angla allies) en la batalo kontraŭ la gejfobio aŭ senseksemuloj (el la angla asexuals).
Oni povas uzi akronimon ankaŭ sen litero T (angle LGB) - tiam nur por homoj ambaŭ- kaj samseksemaj.
Referencoj |
↑ Principoj de Jogjakarto en Aktio
Vidu ankaŭ |
seksa orientiĝo, seksa identeco
GLAT-organizoj, GLAT-simboloj
- Principoj de Jogjakarto
- Deklaracio de Montrealo
- Seksologio
- Samseksema liberiga movado
- Anarkiismo kaj samseksemo
- Elŝrankiĝo
Naciismo kaj GLAT-aj rajtoj, Kvira naciismo
- Lavenda lingvoscienco