Claude Nourmont







Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.


































Claude Nourmont

Claude Nourmont en majo 2008
Claude Nourmont en majo 2008
Personaj informoj

Naskiĝo

23-an de oktobro 1945 (1945-10-23) (73-jara)

Nacieco

franco

Ŝtataneco

Francio

Profesio

esperantisto

Lingvoj

Esperanto
Familianoj

Edz(in)o

Brian Moon









v  d  r


Information icon.svg





  • Kategorio Claude Nourmont en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


Claude NOURMONT (naskiĝis la 23-an de oktobro 1945 en Rouen) estas franca instruistino kaj esperantistino, loĝanta en Luksemburgo, honora prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) kaj vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) de 2004 ĝis 2013.




Enhavo






  • 1 Esperanta agado sur loka kaj nacia nivelo


  • 2 Esperanta agado sur internacia nivelo


  • 3 Verkado


  • 4 Ekstera ligilo





Esperanta agado sur loka kaj nacia nivelo |


Nourmont estis kunfondanto de la rondo de studentoj-esperantistoj en Aix-en-Provence
(Francio), estrarano de tiama STELO (Studenta Tutmonda Esperantista Ligo), kies kongreson en 1968 en Aix ŝi kunorganizis. En 1969 ŝi sukcesis kun Michel Duc Goninaz akceptigi oficialan kurson de Esperanto en la Universitato de Aix-en-Provence, kiu okazis dum 25 jaroj.


Ŝi okupis diversajn postenojn en Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE): komitataniĝis tie en 1968, fariĝis ĝenerala sekretario en 1973, kaj dum 7 jaroj de 1994 ĝi 2001 ŝi estis ties prezidanto. Ekde 2003 ŝi estas redaktoro de ties magazino Le Monde de l'Espéranto.



Esperanta agado sur internacia nivelo |


Nourmont estis prezidanto de TEJO de 1975 ĝis 1977 kaj poste ĝia honora prezidanto.


Dum multaj jaroj ŝi estis komitatano de UEA (C kaj A por Francio) kaj de 2004 ĝis 2013 vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj estrarano pri kulturo, kongresoj kaj edukado. Ŝi organizis i.a. simpozion La 100-jara sperto de Esperanto-renkontiĝoj en Boulogne-sur-Mer en 2005.


Nourmont estis prezidanto de LKK por la Universala Kongreso en Montpellier en 1998. En 2002 ŝi elektiĝis kiel prezidanto de ATEO. Ŝia edzo estas la angla esperantisto Brian Moon.



Verkado |


Ekde 2003 ŝi estas redaktoro de Le Monde de l'espéranto, dulingva magazino de UFE. Ŝi krome estas ekde 2005 redaktoro pri arto de la magazino "Monato".



Ekstera ligilo |


Claude Nourmont ĉe Twitter













Antaŭe: Prezidanto de la Unuiĝo Franca por Esperanto
Poste:
Renée Triolle
1994–2001
Claude Longue-Épée



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto