Ninivo
Ninivo Administrado Demografio Geografio Geografia situo 36° 22′ N , 43° 9′ O 36.366667 43.15 Koordinatoj: 36° 22′ N , 43° 9′ O [+] DEC Situo de Ninivo Alia projekto Vikimedia Komunejo Nineveh [+] v • d • r La reĝo, ĉasanta leonon, el la Norda Palaco, Ninivo (nun en la Brita Muzeo en Londono) Ninivo aŭ Ninevo (Akada lingvo: Ninua ; Siria lingvo: Ninua ) estis la ĉefurbo de la antikva regno Asirio. Ĝi troviĝis ĉe la orienta bordo de rivero Tigriso, proksime al la moderna urbo Mosulo en Irako. La ruinoj de antikva Ninivo situas sur apudrivera ebena areo de 730 hektaroj, ĉirkaŭita de brika remparo de 12 kilometroj. La tuta spaco nun estas grandega ruinejo, esplorata de arkeologoj. Ninivo estis grava diskruciĝejo por komercaj vojoj transirantaj la riveron Tigrison. Okupante centran pozicion sur la granda vojo inter la Mediteranea Maro kaj la Hinda Oceano, sekve unuigante orienton kaj okcidenton, multaj riĉaĵoj t...