Nord-Irlando





Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri parto de Unuiĝinta Reĝlando. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Irlando (apartigilo).

Nord-Irlando estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando kiu situas sur la insulo Irlando. La areo de Nord-Irlando estas 14.120 km2, kaj la loĝantaro estas proksimume 1.633.000. Nord-Irlando situas en la nord-orienta angulo de la insulo Irlando. Nur la mallarĝa Norda Markolo disigas Nord-Irlandon de Skotlando. Post 1603, dum la rego de Jakobo la 1-a de Anglio (1603- 1625), multaj protestantaj setlintoj venis al Irlando de Britio. Ĉiujare, la protestantoj festas "Oranĝan Tagon," ĉar je la 12-a de julio, 1690, en Britio, la protestanta armeo de William de Orange venkis la katolikan armeon de Jakobo la 2-a.


En 1920, Akto de la Brita Parlamento apartigis Nord-Irlandon de la cetero de la ĉefe katolika Irlanda Respubliko. Sed en Nord-Irlando daŭras konfliktoj inter la protestantoj kaj la romaj katolikoj. La plejparto da katolikoj volas unuigi Nord-Irlandon kaj la Irlandan Respublikon. La plejparto da protestantoj volas konservi la unuecon kun Britio.




Enhavo






  • 1 La tikla demando pri flagoj


  • 2 Administraj subdividoj


  • 3 Lingvoj en Nord-Irlando


  • 4 Lokoj en Nord-Irlando


  • 5 Kantonoj en Nord-Irlando


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Plia legaĵo


  • 8 Eksteraj ligiloj





La tikla demando pri flagoj |


La ruĝa "+" sur blanka fono kun ruĝa mano centre estas ofte en libroj la flago de Nord-Irlando, sed en realo tiu flago estas ofenda al multaj nordirlandanoj kaj sekve ofte ne uzata en plej neŭtralaj kuntekstoj. Iam oni proponis novan neŭtralan flagon (ruĝa "x" sur blanka fono), sed ĝis nun tiu estas preskaŭ neniam uzata.



Administraj subdividoj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Graflandoj de Irlando.


Lingvoj en Nord-Irlando |


Estas tri oficialaj lingvoj en Nordirlando:



  • Angla lingvo

  • Irlanda lingvo

  • Ulsterskota lingvo


Aldone, estas du gestolingvoj (la brita kaj la irlanda) plus diversaj alinaciaj lingvoj, aparte la ĉina.



Lokoj en Nord-Irlando |




  • Belfasto (Irlanda: Béal Feirste) Estas la ĉefurbo de Nord-Irlando, kaj la plej granda urbo.

  • Derry

  • Lisburn

  • Newry

  • Armagh

  • Loka regado kaj administrado en Nord-Irlando



Kantonoj en Nord-Irlando |


  • Fermanagh



Vidu ankaŭ |




  • Nord-Irlando en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Nord-Irlando en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • IRA (Irlando)


Plia legaĵo |


Jones, Simon. Nord-Irlando kaptiĝinta inter la pasinteco kaj la estonteco: Superabundo de elektadoj. 'Le Monde Diplomatique', majo 2017.



Eksteraj ligiloj |


  • Dialekto de la angla lingvo en Nordirlando



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto