Irlanda Libera Ŝtato




La Irlanda Libera Ŝtato, an angla Irish Free State kaj en irlanda Saorstát Éireann [sˠiːɾˠsˠˈt̪ˠaːt̪ˠ eːɾʲən̪ˠ]; 6a de decembro 1922 - 29a de decembro 1937, estis ŝtato starigita en 1922 kiel "dominion" de la brita Komunumo de Nacioj laŭ la Angl-Irlanda Traktato subskribita de reprezentantoj de Britio kaj Irlando ĝuste dekdu monatojn antaŭe.[1][2] La tagon en kiu estis establita la Irlanda Libera Ŝtato, ĝi enhavis la tutan insulon Irlandon; sed, kiel oni timis, Norda Irlando tuj plenumis sian rajton laŭ la traktato foriri el la nova ŝtato. La Irlanda Libera Ŝtato efektive anstataŭis la memproklamitan ŝtaton de la Irlanda Respubliko (fondita la 21an de januaro 1919) kaj la konsiston de la Provizora Registaro de Suda Irlando. W. T. Cosgrave estis la Prezidento de la Plenuma Konsilantaro de la Irlanda Libera Ŝtato kaj estis kondukinta ambaŭ el tiuj registaroj ekde aŭgusto 1922.


La Irlanda Libera Ŝtato finis en 1937, kiam la civitanoj voĉdonis referendume anstataŭigi la konstitucion de 1922. Ĝi estis sukcedita de la suverena kaj nuna ŝtato Irlando, kiu, ĝis 1949, estis ofte menciita per sia irlandalingva nomo, Éire.



Vidu ankaŭ |


Liberŝtato



Notoj |




  1. Anglo Irish Treaty (New York Times). La irlandaj subskribintoj de la traktato estis priskribitaj en ĝi kiel "irlandaj subskribintoj" kaj la "irlanda gelegitaro". Ne estis mencio al registaro de iu Irlanda Respubliko, ĉar estus estinta malkonvena priskribi la traktaton kiel farita inter du registaroj.


  2. http://www.nationalarchives.ie/topics/anglo_irish/dfaexhib2.html



Bibliografio |



  • Tim Pat Coogan, Éamon de Valera (ISBN 0-09-175030-X)

  • Tim Pat Coogan, Michael Collins (ISBN 0-09-174106-8)

  • Lord Longford, Peace by Ordeal

  • Dorothy McCardlee, The Irish Republic (ISBN 0-86327-712-8)

  • Donal Corcoran, Public Policy in an emerging state: The Irish Free State 1922-25, Irish Journal of Public Policy (ISSN 2009-1117)[1]


53°20′52″N 6°15′35″W  /  53.34778°N, 6.25972°U / 53.34778; -6.25972 (Irlanda Libera Ŝtato)







Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto