Stefan Zweig



















































Stefan Zweig

Stefan Zweig 1900 cropped.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

28-an de novembro 1881 (1881-11-28)
en Vieno

Morto

22-an de februaro 1942 (1942-02-22) (60-jara)
en Petrópolis

Kaŭzo de morto

trodozo

Ŝtataneco

Unuiĝinta Reĝlando, Aŭstrio-Hungario, Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando

Alma mater

Universitato de Vieno

Profesio

verkisto, tradukisto, ĵurnalisto, dramisto, poeto, literaturkritikisto, historiisto, biografo, romanisto

Oficiala retejo

http://www.casastefanzweig.org,+http://www.casastefanzweig.org/sec_vida.php?language=en,+http://www.casastefanzweig.org/sec_vida.php?language=pt_BR

Lingvoj

germana lingvo

Verkaro
The Royal Game
Familianoj

Edz(in)o

Friderike Maria Zweig









v  d  r


Information icon.svg





Stefan Zweig en 1901




Subskribo de Zweig


Stefan ZWEIG [ŝtEfan cvajk], en Esperanto Stefano Cvajgo (n. la 28-an de novembro 1881 en Vieno, m. la 22-an de februaro 1942 en Rio de Janeiro) estis aŭstra aŭtoro de poezio kaj prozo. Li estis sub la influo de la movado Jung-Wien.




Enhavo






  • 1 Vivo


  • 2 Listo de verkoj


  • 3 En Esperanto aperis


  • 4 Rete legeblaj verkoj





Vivo |


La filo de riĉa juda familio de Vieno jam kiel gimnaziano verkis poemojn kaj en 1901 publikigis sian unuan poemaron "Silberne Saiten". Dum multaj vojaĝoj, Stefan Zweig konatiĝis kun poetoj, artistoj kaj muzikistoj el la tuta mondo, fariĝata cetere amikon kun Romain Rolland, Arthur Schnitzler kaj Emile Verhaeren. Li skribis pri tiuj renkontoj en unu el siaj libroj: Rememoroj kaj renkontoj. Liaj pacifismaj kaj kosmopolitaj idealoj pli kaj pli maturiĝis, sed la Unua mondmilito abrupte neniigis tiun evoluon. Dum la milito, li skribis teatraĵon ("Jeremias" - vidu ĉi-sube al la listo de verkoj) por denunci la militon, kiun li malamis. La tempo postmilita donis novajn esperojn kaj literaturajn sukcesojn, sed la proksimiĝanta faŝismo denove danĝerigis ĉiun esperon pri “Eŭropo sen kulturaj limoj”. En 1933-1934, Zweig fuĝis de la faŝistoj: unue al Britio, poste al Brazilo. Li spertis profundan malesperon pro malbonaj novaĵoj el Eŭropo kaj pro la konscio ke liaj ideoj ne sukcesus. Li kaj lia edzino Lotte mortigis sin mem per medikamentoj. Ili estis malkovritaj la postan tagon de ĝardenisto.



Listo de verkoj |




  • Émile Verhaeren (biografio, 1910)


  • Brennendes Geheimnis (Brulanta sekreto) novelo (1911)


  • Jeremias (kontraŭmilita dramo, 1918)


  • Drei Dichter ihres Lebens. Casanova, Stendhal, Tolstoj (tri biografioj)


  • Drei Meister. Balzac, Dickens, Dostojewski (tri biografioj)


  • Joseph Fouché (biografia romano)


  • Trumpf und Tragik des Erasmus von Rotterdam (biografia romano)


  • Der Kampf mit dem Dämonen. Hölderlin, Kleist, Nietzsche (tri biografioj)


  • Ein Gewissen gegen die Gewalt, Castellio gegen Calvin ("Konscienco kontraŭ perforto")


  • Verwirrung der Gefühle (por tolerema novelo, 1927)


  • Sternstunden der Menschheit (1927)


  • Der Zwang (romano, 1927)


  • Maria Stuart (biografia romano)


  • Magellan (biografia romano pri Fernão de Magalhães)


  • Balzac (biografia romano)


  • Phantastische Nacht (kvar noveloj)


  • Unrast der Liebe (leteroj, kun Frederike Zweig)


  • Menschen und Schicksale (biografioj)


  • Europäisches Erbe (biografioj)


  • Marie Antoinette (biografia romano, 1932)


  • Ungeduld des Herzens (romano, 1939)


  • Schachnovelle (novelo, 1941)


  • Die Welt von gestern (membiografio, 1941)



En Esperanto aperis |




  • Stefan Zweig pri Romain Rolland (Esperanto,marto 1930, p. 51-52)


  • La Okuloj de la Eterna Frato, legendo, tradukis Helene Wolff. Ksilografaĵoj de Fritz Dücker. Köln: Wolff, 1932. 64 paĝoj.


  • Brulanta sekreto kaj aliaj rakontoj, tradukis Kathe R. Schwerin kaj Paul E. Schwerin. Rickmansworth: Esperanto Publ. Co., 1949. 158 paĝoj - (La "Epoko" Libroj 9)


  • La nevidebla kolekto (Die unsichtbare Sammlung), epizodo el la germana inflacio, tradukis Grete Breunlich. Reviziita de Karl Beckmann. Wien, 1972. 17 paĝoj.


  • Ŝaknovelo (Schachnovelle), tradukis Vinko Oŝlak. - [sen loko., proks. 1996]. 39 folioj.


  • Dudek kvar horoj el la vivo de virino, tradukis Detlef Karthaus. Moskvo: Eldonejo Impeto, 2016, 62 paĝoj.



Rete legeblaj verkoj |




  • Kategorio Stefan Zweig en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Stefan Zweig en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)





  • Brulanta sekreto, en Esperanto


  • Ŝaknovelo, en Esperanto

  • Verkaro en germana lingvo, rete legebla
















Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto