21-a de majo









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

majo 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31




























































majo

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di



1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31



aranĝo de 2019
tagoj

La 21-a de majo estas la 141-a tago de la jaro (la 142-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 224 tagoj restas.




Je la 21-a de majo okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 878: Sicilio: Sirakuzo konkerita de islamanoj


  • 996: Oto la 3-a kroniĝis kiel imperiestro de la Sankta Romia Imperio


  • 1097: Unua krucmilito: krucmilitistoj sieĝantaj Niceon (hodiaŭa İznik en Turkio) rebatis post tuttaga batalo provon de milita helpo flanke de armeo de turko-selĝuka Ruma sultanlando


  • 1363: En Krakovo okazis nupto de reĝo de Ĉeĥio kaj germana-romia imperiestro Karolo la 4-a kun nepino de reĝo de Pollando Kazimiro la Granda


  • 1388: Universitato de Kolonjo fondiĝis


  • 1420: Subskribo de la franca-angla Traktato de Troyes


  • 1471: Estinta reĝo de Anglio Henriko la 6-a estis senkapigita en Tower of London


  • 1481: Johano la 1-a iĝis reĝo de Danio


  • 1502: Portugala ekspedicio malkovris la insulon Sankta Heleno


  • 1660: Antonio Pignatelli (posta papo) iĝis reprezentanto de Vatikano en Pollando


  • 1674: Johano la 3-a Sobieski ekreĝis en Pollando kiel elektito de nobelaro - nomata de turkoj "leono de Pollando" kaj de kristanoj - "defendinto de la kredo"


  • 1799: Ekspedicio de Napoleono al Egiptio: finiĝis sensukcesa franca sieĝo de Akko


  • 1800: Sur Ioniaj insuloj kreiĝis sub turka-rusa protektorato Respubliko de Sep Insuloj


  • 1809: Franca-aŭstra batalo de Aspern komenciĝis


  • 1813: Venko de franca armeo super la prusa-rusa en batalo de Budyšin


  • 1831: Novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio: venko de poloj en batalo de Tykocin


  • 1840: Nov-Zelando aliĝis al la Unuiĝinta Reĝlando


  • 1849: Hungara revolucio: ribelaj taĉmentoj konkeris Buda


  • 1851: En Kolumbio oni abolis sklavecon


  • 1871: Sanga Semajno komenciĝis - dum ĝi registara armeo subpremis Parizan Komunumon mortigante 30 mil personojn


  • 1879: Pacifika Milito: perua ŝiparo venkis la ĉilian en batalo de Iquique


  • 1881: La Ruĝa Kruco estis fondita


  • 1904: Federacio Internacia de Futbalo FIFA fondiĝis en Parizo


  • 1910: Nova konstruita juda setlejo eknomiĝis Tel-Avivo


  • 1916: Britio: enkonduko de somera tempo


  • 1917: Georgio: granda incendio de Atlanta - ĉirkaŭ 2 mil domoj bruliĝis


  • 1918: Unua mondmilito:


    • Batalo de Sardarapat komenciĝis - rezulte de tio estiĝis Armena Respubliko (1918-1920)

    • En fortikaĵo Babrujsk kapitulacis antaŭ germanoj la Unua Pola Korpuso en Rusio




  • 1920: Prezidento de Meksiko Venustiano Carranza, devigita rezulte de puĉo forlasi la ĉefurbon, estis murdita embuske dum vojaĝo al Veracruz


  • 1927: Usona aviadisto Charles Lindbergh sole transflugis Atlantikan Oceanon kiel la unua


  • 1932: Amelia Earhart kiel la unua virino traflugis solece Atlantikon de Novlando ĝis Irlando


  • 1935: Germana mararmeo Reichsmarine iĝis Kriegsmarine, kaj Reichswehra - Wehrmacht


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1940: Germanaj specialaj juĝejoj sur pola tero verdiktis ĝis tiu ĉi tago 311 mortpunojn; germanaj regopovoj komencis eŭtanazion en polaj teritorioj aneksitaj al Orienta Prusio, pro tio al Działdowo alvenis speciala grupo por mortigi fiksitajn grupojn

    • Gvidanto de eskorta bataliono de soveta NKVD ordonis likvidon de pola militkaptitejo en Kozelsk; laŭ ordono de Supera Komandanto de la Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento Władysław Sikorski kreiĝis en Francio Oficira Legio, kies militista unuo pro malvenko de Francio ne formiĝis; Londono: en pola preĝejo okazis funebra diservo pro maristoj de sinkigita pola militŝipo ORP "Grom", kun partopreno de la edzino de Józef Piłsudski


    • 1941: Germanaj regopovoj ordonis, ke poloj dum enketaj esploroj devas esti enkatenitaj kaj laŭpove fiksitaj al muroj per feraj ringoj kaj dum provo fuĝi oni devas pafi kontraŭ ili sen averto; en Varsovio komencis aperi konspira gazeto "Dzień" (Tago); nokte de la 21-a/22-a de majo sovetaj regopovoj komencis la kvaran amasan deportadon en Sovetunion de la pola loĝantaro el la aneksitaj Orientaj Limregionoj de la Dua Pola Respubliko

    • Oni fondis Norvegan SS (Norges SS); Londono: "Dziennik Polski" en noto Asocio de Poloj en Barato informis, ke polaj rifuĝintoj kreis ĝin en Bombajo por kune travivi la militon kaj alvokis pri alsendo de libroj kaj revuoj por pola legejo, ankaŭ establita en Brita Hindio


    • 1942: Ĉefa Sekurec-Oficejo de Nazia Germanio malpermesis al poloj en Varto-lando private vojaĝi al Germanio kaj Ĝenerala Gubernio; generalo Władysław Sikorski distingis en Londono merititajn oficirojn de Pola Milita Ŝiparo


    • 1943: Germana polico murdis en Gębice kaj apudaj vilaĝoj de Kielce-regiono 105 polojn; en malliberejo en Katowice oni ekzekutis 10 polojn; Volinia masakro: ukrainoj murdis en Rudna Lwia 30 polojn, al unu eltondis krucon surfrunte kaj disŝiris korpon; de Varsovio foriris la dua transporto de fremdlandaj judoj al koncentrejo Vittel en Francio; en Poznań oni surstrate kaptis 400 polojn, el kies nombro 190 direktis al loka laboro kaj 47 sendis devige labori al Nazia Germanio; germana polico notis, ke pola rezista movado en ĜG faris 143 agojn; soldatoj de Pola Enlanda Armeo en Vilno plenumis verdikton de mortpuno, juĝitan de Pola Subtera Ŝtato, kontraŭ litova polica komisaro kaj du kunlaboristoj; germanoj likvidis geton en Brodi forveturigante ĉirkaŭ 3500 judojn al sia koncentrejo Majdanek kaj surloke mortigante kelkcent


    • 1944: Speciala Juĝejo de Pola Enlanda Armeo en Krakovo plenumis kondamnon al mortpuno de pola kunlaboranto de gestapo, kiu estis ĉefo de ĝia loka unuo en Rabka


    • 1945: Usona armeo post pli ol 2 monatoj de bataloj konkeris japanan insulon Okinavo




  • 1945: Taĉmento de Pola Enlanda Armeo atakis sovetan koncentrejon de NKVD en Rembertów apud Varsovio liberigante ĉirkaŭ 500 homojn (ĉefe siajn soldatojn, sed ankaŭ de Kamparanaj Batalionoj kaj de Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando) antaŭ ilia forveturigo en Sovetunion al gulagoj


  • 1945: Usonaj geaktoroj Humphrey Bogart kaj Lauren Bacall nuptiĝis


  • 1946: Projekto Manhattan: kanada fizikisto kaj kemiisto Louis Slotin estis konscie morte radiadigita por eviti akcidenton en usona laboratorio en Nov-Meksikio


  • 1950: Nikaragva diktatoro Anastasio Somoza García post trijara paŭzo revenis al la posteno de prezidento


  • 1970: En Kaselo ĉe la okcidenta parto de la landlimo renkontiĝis kanceliero de Germana Federacia Respubliko Willy Brandt kaj ĉefministro de Germana Demokratia Respubliko Willi Stoph


  • 1972: Pietato, la skulptaĵo de Mikelanĝelo, estis per martelo serioze damaĝita fare de furiozulo


  • 1979: En Leningrado okazis koncerto de Elton John, la unua konata okcidente muzikisto, sur la teritorio de Sovetunio


  • 1980: Premiero de la sciencfikcia fantasta filmo Stelaj Militoj - La imperio kontraŭatakas


  • 1981: François Mitterrand iĝis prezidento de Francio


  • 1982: Falklanda Milito: britaj paraŝutistoj alteriĝis al Soledad


  • 1991: Ĉefministro de Barato Rajiv Gandhi pereis en atenco organizita de tamilaj tigroj


  • 1993: Parta suna eklipso videbla en Nordameriko, Arkto kaj Norda Eŭropo


  • 1995: Olomouc: Papo Johano Paŭlo la 2-a sanktigis Beata Zdislava


  • 1998: Post 32 jaroj de diktatoreca regado demisiis prezidento de Inodenzio Suharto


  • 2001: Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio akuzis kroatan generalon Ante Gotovina


  • 2004: Burunda enlanda milito: Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj decidis krei kaj sendi al Burundo pacmision de UN


  • 2005: Elena Paparizou gajnis la 50-an Eŭrovido-Kantokonkurson en Kievo


  • 2006: Montenegro referendumis por sendependeco


  • 2008: Pakistana registaro subskribis packontrakton kun batalantoj de Vaziristano


  • 2012: En bomba atenco fartia de sinmortiginto kontraŭ soldatoj prepariĝantaj al parado en Sanao, ĉefurbo de Jemeno 96 personoj pereis kaj pli ol 300 vundiĝis


  • 2013: Malgrandpollanda Provinco: en distrikto Tarnów malfermiĝis Eŭropa Muzik-Centro de Krzysztof Penderecki


  • 2017: Teritoria Defend-Armeo: en tri polaj urboj Bjalistoko, Lublin kaj Rzeszów ĵuris - en ĉeesto de ministro pri nacia defendado Antoni Macierewicz - ĉirkaŭ 400 soldatoj de la unuaj brigadoj, kies patronoj iĝis Zygmunt Szendzielarz, Hieronim Dekutowski kaj Łukasz Ciepliński - mutobskuruloj kaj senflekseblaj Anatemitaj Soldatoj el la tempo de stalinismo



Naskiĝoj |




  • 1454: Hermolaus Barbarus, la Juna, itala humanisto, katolika patriarko. (n. 1493)


  • 1471: Albrecht Dürer, germana renesanca pentristo kaj grafikisto (m. 1528)


  • 1527: Filipo la 2-a, reĝo de Hispanio kaj Portugalio el dinastio Habsburgoj (m. 1598)


  • 1688: Alexander Pope, angla poeto kaj tradukisto de novklasikismo (m. 1744)


  • 1759: Joseph Fouché, franca politikisto respondeca pri amasaj murdoj dum la franca revolucio de 1789 (m. 1820)


  • 1775: Lucien Bonaparte, franca ŝtatestro, politikisto kaj verkisto italdevena (m. 1840)


  • 1778: Ernst Wilhelm Arnoldi, germana asekurkompania pioniro (m. 1841)


  • 1799: Mary Anning, angla paleontologo kaj kolektistino de fosilioj (m. 1847)


  • 1817: Niklaus Riggenbach, svisa inĝeniero kaj inventisto pri dentorela fervojo (m. 1899)


  • 1844: Henri Rousseau, franca pentristo, la plej fama reprezentanto de naiva arto (m. 1910)


  • 1846: Lujza Harmath, hungara verkistino de Turda (m. 1910)


  • 1851: Stanisław Witkiewicz, pola pentristo, arkitekto, teoriisto de artoj, ligita kun Zakopane, patro de Stanisław Ignacy Witkiewicz (m. 1915)


  • 1853: Heinrich Lammasch, aŭstra punjuristo, politikisto kaj ĉefministro (m. 1920)


  • 1855: Emile Verhaeren, belga poeto franclingva, tradukata al 28 lingvoj kaj konata de la Provinca Muzeo Emile Verhaeren (m. 1916)


  • 1856: José Batlle y Ordóñez, dufoja prezidento de Urugvajo, reformisto (m. 1929)


  • 1864: Gyula Pikler, hungara jurfilozofo, profesoro de la Scienca Universitato Loránd Eötvös (m. 1937)


  • 1895: Lázaro Cárdenas del Río, prezidento de Meksiko indiandevena (m. 1970)


  • 1898: Armand Hammer, usona naftomagnato kaj artkolektisto (m. 1990)


  • 1902: Marcel Breuer, hungara arkitekto kaj meblodezajnisto (m. 1981)


  • 1910: Lajos Márton, hungara-israela ĵurnalisto, leksikografo (m. 1977))


  • 1911: Balázs Bugyi, hungara kuracisto, radiologia fakulo, medicinhistoriisto (m. 1982)


  • 1920: John Chadwick, brita klasika filologo deĉifrinta kune kun Michael Ventris la linian skribon B (m. 1998)


  • 1921: Andrej Saĥarov, rusia Nobelpremiita atomfizikisto, disidento (m. 1989)


  • 1921: Prabhat Ranjan Sarkar, barata filozofo, socia aganto, poeto, lingvisto, instruisto de jogo, fondinto de la internacia soci-spiriteca organizaĵo Ananda Marga, persekutata de barata registaro (m. 1990)


  • 1930: Malcolm Fraser, ĉefministro de Aŭstralio skot-juddevena (m. 2015)


  • 1939: Gerő Botár, rumania hungara violonisto kaj instruisto


  • 1939: Csaba Lászlóffy, rumania hungara poeto, verkisto (m. 2015)


  • 1943: András Bálint, rumania hungara ĵurnalisto (m. 1994)


  • 1943: Ilona Jakabos Olsefszky, rumania hungara ceramikistino, pentristino


  • 1949: Arno Hintjens, belga kantisto de rokmuziko


  • 1951: Al Franken, usona komediisto, verkisto, kaj politikisto


  • 1951: Csaba Németh, rumania hungara instruisto, publicisto


  • 1955: Magdolna Virág, rumania hungara etnografino


  • 1959: János Irházi, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto


  • 1959: Szilárd Páll, rumania hungara, hungara verkisto


  • 1966: Emese Tóth, rumania hungara ekonomikistino


  • 1967: Chris Benoit, kanada profesia luktisto (m. 2007)


  • 1969: Georgij Gongadze, ukraina ĵurnalisto kartveldevena, murdita (m. 2000)


  • 1977: Hanna Orsolya Vincze, rumania hungara historiistino


  • 1977: Bodo Wartke, germana muzikisto kaj kantisto


  • 1979: Mickaël Buffaz, franca biciklisto partoprenanta longdistancan vojo-biciklan konkurson Giro d'Italia



Mortoj |




  • 822: Alhakamo la 1-a, emiro de Kordovo el umajada dinasto, tiraneca (n. 770)


  • 987: Ludoviko la 5-a, reĝo de Francio, la lasta el karolida dinastio reganta okcidentfrankan imperion (naskiĝis ĉirkaŭ 967)


  • 1086: Wang Anshi, ĉina ekonomikisto, politikisto kaj poeto de la Dinastio Song (n. 1021)


  • 1471: Henriko la 6-a, reĝo de Anglio el dinastio Plantaĝenetoj (naskiĝis ĉirkaŭ 1421)


  • 1481: Kristiano la 1-a, reĝo de Danio, Norvegio kaj Svedio el Oldenburga dinastio (n. 1426)


  • 1524: Thomas Howard, angla grafo, politikisto kaj generalo (n. 1443)


  • 1542: Hernando de Soto, hispana konkistadoro kaj esploristo (n. 1496)


  • 1616: Kuzma Minin, rusa komercisto, nacia heroo en la pola-rusa milito


  • 1618: Giovanni Bernardino Nanino, itala komponisto, reprezentanto de Roma Skolo (naskiĝis ĉirkaŭ 1560)


  • 1619: Girolamo Fabrizio, itala anatomo, fiziologo, kirurgo, patro de embriologio (n. 1537)


  • 1639: Tommaso Campanella, itala dominikano, filozofo de renesanco, teologo, poeto (n. 1568)


  • 1647: Pieter Corneliszoon Hooft, nederlanda poeto, politikisto kaj historiisto (n. 1581)


  • 1686: Otto von Guericke, germana fizkikisto kaj inĝeniero, inventinto de aerpumpilo kaj Magdeburgaj duongloboj (n. 1602)


  • 1715: Pierre Magnol, franca botanikisto, de kiu devenas la nomo de magnolio (n. 1638)


  • 1742: Lars Roberg, sveda kuracisto, profesoro de medicino en la Upsala Universitato, instruisto de Karolo Lineo kaj de Peter Artedi (n. 1664)


  • 1771: Christopher Smart, angla satira kaj polemika poeto, tradukisto (n. 1722)


  • 1786: Carl Wilhelm Scheele, sveda kemiisto, malkovrinto de oksigeno, kloro, molibdeno, volframo, glicerino (n. 1742)


  • 1812: Joseph Wölfl, aŭstra pianisto kaj komponisto (n. 1773)


  • 1818: Márton Diósy, hungara ĵurnalisto, sekretario de Lajos Kossuth (1892)


  • 1839: Johann Christoph Friedrich GuthsMuths, germana pioniro de lerneja sportedukado (n. 1759)


  • 1854: Bernhard von Lindenau, germana politikisto kaj artkolektanto (n. 1780)


  • 1858: Charles-Louis Havas, franca ĵurnalisto, pioniro pri reklamo, fondinto de Agence France-Presse (n. 1783)


  • 1860: Phineas Gage, usona gvidanto de fervoj-konstruo, neŭrologia fenomeno (n. 1823)


  • 1895: Franz von Suppé, aŭstra komponisto kaj dirigento (n. 1819)


  • 1897: Johann Friedrich Theodor Müller, germana biologo, darvinisto (n. 1822)


  • 1916: Artúr Görgey, hungara kontroversia militestro (n. 1818)


  • 1920: Venustiano Carranza, prezidento de Meksiko, murdita (n. 1859)


  • 1922: Michael Mayr, aŭstra historiisto kaj politikisto, akademiano (n. 1864)


  • 1931: Théophile Cart, franca licea instruisto, lingvisto, poligloto, kreinto de la brajla gazeto "Esperanta Ligilo", prezidanto de Espéranto-France kaj de la Akademio de Esperanto (n. 1855)


  • 1935: Hugo de Vries, nederlanda biologo kaj genetikisto, kreinto de la teorio pri mutacio (n. 1848)


  • 1935: Jane Addams, usona socia reformistino kaj pacisma aktuvulino, Nobelpremiita (n. 1860)


  • 1948: Artur Dinter, germana verkisto kaj pedagogo simpatianta kun la dekstra ekstremismo (n. 1876


  • 1949: Klaus Mann, germana verkisto, filo de Thomas Mann (n. 1906)


  • 1953: Ernst Zermelo, germana matematikisto kontribuanta al aroteorio, formulinta aksiomon de elekto, konata de la teoremo pri bona ordo (n. 1871)


  • 1964: James Franck, usona Nobelpremiita fizikisto germandevena pro malkovro de la leĝo pri kunpuŝo de atomoj kaj elektronoj (n. 1882)


  • 1970: Leonid Teliga, pola vojaĝisto, aviadilisto, velisto ĉirkaŭinta la Teron, verkisto kaj tradukisto (n. 1917)


  • 1979: István Bonczos. rumania hungara verkisto, redaktoro (n. 1912)


  • 1981: János Ritoók, rumania hungara poeto, tradukisto, literaturhistoriisto (n. 1935)


  • 1982: Lajos Elekes, hungara historiisto pri mezepoko (n. 1914)


  • 1983: Gyárfás Kurkó, rumania hungara politikisto, verkisto (n. 1909)


  • 1990: Lajos Vincze, hungara etnografo laboranta en Ameriko (n. 1920)


  • 1994: Zygmunt Poniatowski, pola religiosciencisto esploranta fruan historion de kristanismo kaj gnozon, fondinto de Pola Religioscienca Asocio (n. 1923)


  • 2001: Hugo Röllinger, germana esperantisto, registranto de ZEO-j (n. 1905)


  • 2001: József Tellmann, rumania hungara pentristo, fotisto (n.1923)


  • 2007: Sándor Haáz, rumania hungara etnografo, koreografo (n. 1912)


  • 2008: Attila Kercsó, rumania hungara kuracisto, poeto, verkisto (n. 1939)


  • 2013: Zsolt Erőss, hungara montgrimpanto kaj la plej eminenta himalajisto (n. 1968)


  • 2016: Andrea Maria Erba, itala episkopo (n. 1930)


  • 2016: Alfredo Bauer, aŭstra-argentina ginekologo kaj verkisto juddevena, marksisma teoriulo, aŭtoro de esperantigita Kritika historio de la judoj, (n. 1924)



Specialaj tagoj kaj festoj |



  • Laŭ Okcidenta astrologio la unua tago sub la zodiaka signo Ĝemeloj: ♊ (ĝis la 21-a de junio)

  • Monda Tago de Kosmo

  • Monda Tago de Kultura Diverseco por Dialogo kaj Evoluo - sub patroneco de Unesko


  • Romkatolika Kalendaro:


    • Sankta Kristoforo Magallanes, sacerdoto, kaj liaj kunuloj, martiroj


    • Johano Nepomuka, sacerdoto kaj martiro




  • Montenegro - Tago de Sendependeco

  • Tago de Esperanto-Movado en Sorocaba



Tagoj de semajno |


La 21-a de majo estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.






  • 21-a de majo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 21-a de majo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto