Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando









Disambig-dark.svg
Tiu ĉi artikolo temas pri la historia unio inter la Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando inter 1801 kaj 1922. Por aliaj signifoj, vidu Britio (apartigilo).























































Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Origina nomo

United Kingdom of Great Britain and Ireland






← Reĝlando de Granda Britio
← Reĝlando Irlando

1801 – 1922

Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando →
Irlanda Respubliko →


flago



blazono



flago

blazono

Geografio

UK of Britain & Ireland in Europe.png

Ĉefurbo:

Londono


Areo:


315 093 km²


Loĝantaro

Kvanto de loĝantoj:


42 769 196 (en 1921)



Lingvoj:


angla


Ŝtat-strukturo


Ŝtat-strukturo:



parlamenta kaj konstitucia monarĥio



Monunuo:


Brita pundo


Estiĝo:


Act of Union 1800


Pereo:


Sendependiĝo de Sud-Irlando









Antaŭaj ŝtatoj:









Reĝlando de Granda Britio
Reĝlando de Granda Britio
Reĝlando Irlando
Reĝlando Irlando


Postsekvaj ŝtatoj:









Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando
Irlanda Respubliko
Irlanda Respubliko


Historio








v  d  r


Information icon.svg



La Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando estis la brita nacio inter la jaroj 1801 kaj 1927, kiu kreiĝis post la efektiviĝo de la Act of Union 1800, per kiu la Reĝlando Irlando kaj la Reĝlando de Granda Britio iĝis unu ŝtato.




Enhavo






  • 1 Historio


    • 1.1 Estiĝo


    • 1.2 Brita imperio


    • 1.3 Sendependiĝo de Sud-Irlando




  • 2 Registaroj


    • 2.1 Monarĥoj




  • 3 Literaturo


  • 4 Vidu ankaŭ





Historio |



Estiĝo |


En la jaro 1801 okazis la kuniĝo de la Reĝlando Irlando kaj la Reĝlando de Granda Britio, kiu konsistis el Anglujo kaj Skotlando ekde la efektiviĝo de la Act of Union 1707. La kuniĝo eblis, post kiam la irlanda parlamento decidis unu jaron antaŭe akcepti la Act of Union 1800 kaj dissolviĝi favore al parlamento de unuiĝinta reĝlando. En la unuiĝa kontrakto oni decidis, ke Irlando povus sendi pli ol 100 politikistojn al la brita parlamento en la Palace of Westminster.



Brita imperio |


Dum la ekzisto de la Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando okazis la plej brila jarcento de la brita historio, en kiu la britoj multe disvastigis sian novan mondvastan imperion, kvankam ili estis malfortigitaj post la perdo de la amerikaj kolonioj. La reĝino Viktoria estas bone konata por sia volo pligrandigi la imperion – si ricevis la titolon “imperiestrino de Barato” kiel unua kaj lasta persono en la historio.



Sendependiĝo de Sud-Irlando |


En 1919 la irlandaj parlamentanoj deklaris sendependan parlamenton por Irlando nomatan Dáil Éireann, kiu havis la prezidanton Éamon de Valera kiel ŝtatestron por nova sendependa Irlanda Respubliko. La sekva Irlanda-Angla milito daŭris ĝis 1921. Decembre de 1922 kreiĝis fine la Irlanda Libera Ŝtato, kiu en 1937 transformiĝis al la hodiaŭa Irlanda Respubliko. La nordo de Irlando restis parto de la brita teritorio, kaj en 1927 la brita nacio alinomiĝis finfine al Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando, kiu estas la ĝis-hodiaŭa nomo de la brita ŝtato.



Registaroj |



Monarĥoj |
































Ofica tempo

Nomo de monarĥo

1801–1820

Georgo la 3-a

1820–1830

Georgo la 4-a

1830–1837

Vilhelmo la 4-a

1837–1901

Viktoria

1901–1910

Eduardo la 7-a

1910–1927

Georgo la 5-a


Literaturo |


  • Sir George Kettilby Rickards: The Statutes of the United Kingdom of Great Britain and Ireland, 1863.


Vidu ankaŭ |



  • Union Jack

  • Historio de Unuiĝinta Reĝlando

  • Historio de Irlando

  • Britio (terminaro)

  • Brita imperio




Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto