Galoa lingvo




La galoa lingvo (memnomo: galo, france: gallo, bretone: gallaoueg) estas unu el la du lingvoj de Bretonio en Francio. Kvankam ĉiuj en Bretonio parolas nun la francan, ankaŭ viglas okcidente la Bretona lingvo kaj oriente la galoa.


Male de la bretona, kiu estas keltida lingvo, galoo estas lingvo de Oïl kaj do estas tiel maljuna kiel la franca lingvo (kiu ankaŭ devenas de la lingvoj de oïl), kiu dum la lastaj jarcentoj pli kaj pli forte influis la galoan por nun anstataŭigi ĝin. Pro tio, multaj personoj, kaj eĉ lingvistoj kiel Georges Kersaudy en sia verko Lingvoj senlime : malkovrante la lingvojn de Eŭropo, taksas la lingvon de miksaĵo inter la bretona kaj la franca, kio estas malestimanta eraro ĉar la bretona tute apartenas al alia lingvofamilio.




Enhavo






  • 1 Uzantoj


  • 2 Ekzemploj


  • 3 Asocioj


  • 4 Eksteraj ligiloj


  • 5 Vidu ankaŭ





Uzantoj |


Galoo estas parolata en "Alta Bretonio", t.e. la departementoj Ille-et-Vilaine, Loire-Atlantique kaj parte en Côtes-d'Armor kaj Morbihan. Precipe parolata de maljunuloj, la galoa estas ankoraŭ iom parolata en kamparo. Verŝajne kelkaj miloj da personoj parolas kaj komprenas ĝin. Sed la lingvo estas pli kaj pli malaperanta, precipe ĉar la lingvo ne estas unuigita. Efektive, laŭ la regiono, la akcentoj kaj eĉ la vortoj varias. Asocioj nuntempe klopodas por unuecigi la vortliterumojn. Jam aperis vortaroj kaj libroj galoe. Ekzemple la bildlibro Tinĉjo (ankaŭ tradukita Esperanten) aperis en galoo.


[[Sosiero:Bilingual signage-Gallo.jpg|eta|Galoa anonco en renna metroo]]



Ekzemploj |


Ekzistas multaj skribmanieroj. La vortaroj kontraŭdiras unu la aliajn. La sekvantaj ekzemploj estas tiuj de Rennes, kiel sur la bildo.
Pri la prononco: eu estas franca "eu", an estas franca nazala sono kaj la u estas la franca "u".

























































































































































Galoe

France

Esperante
anoet [ane]
aujourd'hui ("anuit")
hodiaŭ
avet [avet]
abeille
abelo
betunae [betune]
fumer
fumi
bié neir [bje na]
blé noir
fagopiro
chaérr [ŝer]
chaise
seĝo
chapèu [ŝape]
chapeau
ĉapelo
doujaé / donjaé [duĵa]
délicat (douillet)
delikata
fórmaij [forma]
fromage
fromaĝo
desort [desor]
sortie
elirejo
cheir [ŝe]
tomber (choir)
fali
biq [bik]
chèvre (bique)
kaprino
emer [eme]
aimer
ami
ostèu [osteu]
maison
domo
góll [gul]
bouche (gueule)
buŝo (faŭko)
limerot [limero]
numéro
numero
lip [lip]
lèvre (lippe)
lipo
maézoe, admaézoe [meze]
désormais
ekde nun
nouna [nuna]
non
ne
o [o]
avec
kun
peirr [pir]
poire
piro
pié [pje]
pluie
pluvo
escoll [ekol]
école
lernejo
chat-de-boéz [ŝadbue](arbarkato)
écureuil
sciuro
esteill [etel]
étoile
stelo
sublae [suble]
siffler
sibli
sia [sija]
si
jes ja
seuillée d'éve [seujedev]
seau d'eau
sitelo da akvo
us [u]
porte (huis)
pordo
yen [jan]
oui
jes


Asocioj |



  • 1976 : Les Amis du Parler gallo

  • 1978 : Maézoe

  • 198? : Association des Enseignants de Gallo

  • 2003 : A-demórr

  • 2004 : Lez emóleriy au sórgarr


ankaŭ Brtégne Galése (Galoa Bretonio)...



Eksteraj ligiloj |




  • Asocio Maézoe (galoe, bretone, france, angle, germane, katalune, hispane, okcitane)

  • Asocio Bertaèyn Galeizz (france, galoe)

  • Elŝutebla vortaro franca-galoa, galoa-franca (france, galoe)

  • 2 aŭ 3 lingvojn en Bretonio? (france)

  • Kursoj (galoe, france)

  • Lez emóleriy au sórgarr (galoe, france)




Vidu ankaŭ |




  • Kategorio Galoa lingvo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • Lingvistiko

  • Listo de lingvoj




Popular posts from this blog

Berlina muro

Last logged in always never, not logging

Berlina aerponto