Prapeko
La prapeko estas kristanisma ideo, laŭ kiu Adamo kaj Evo rompis kontrakton kun Dio (vd. Genezo) kaj per tio ne nur mem kulpis, sed igis kulpa ankaŭ sian idaron. Por la koncepto uzatas ankaŭ la esprimo origina peko . La ideo de prapeko estas provo kongruigi du bazajn ideojn de kristanismo: Dio estas bona Homoj suferas Efektive la tuta rakonto, kvankam neunueca stile kaj henhave kaj pluaŭtora, kaj malgraŭ ke mitecaj elementoj kiuj tiaj tuj sin malkaŝas, servis al kompilistoj kaj al la estontaj komentariistoj, kiel instrumento por transdoni mondkoncepton kaj igi pli akcepteblan la dian estradon en la mondo. Aparte tiun rolon disvolvis, en la Nova Testamento kaj en sinsekvaj kristanaj teologioj, la prapeko: ĝi utilis, pli instrumente ol konsente kun la historia vero, por igi iumaniere komprenebla la Difila Enkarniĝo kaj liaj morto kaj resurekto: krude dirite, li estus veninta por nuligi la malbonajn efikojn de tiu prapeko kaj reenmeti la homojn en la dian amikecon. Sed samtempe...