Empiriismo




Empiriismo estas skolo de filozofio fondita de Locke. Laŭ
Locke, ne ekzistas iu ajn ideo en la menso je nasko; anstataŭe la menso
estas tabula rasa aŭ tabulo blanka. La tabulo malblankiĝas,
kiam la menso ricevas sensan impreson kaj el tiu eltiras ideojn per racio.


Kie Kartezio diris



    racio + denaskaj ideoj → scio

Locke diris



    racio + sento → scio

Aristotelo, por komparo,
diris antaŭ 2000 jaroj:



    racio + aksiomoj + sento → scio

kaj en la 13-a jarcento,
Tomaso de Akvino diris:



    racio + aksiomoj + sento + fido → scio

kie aksiomo estas antaŭsupozita, memevidenta aserto, sama kiel
tiuj en la komenco de Eŭklido. Ĉu tia aksiomo estas denaska ne interesis
Aristotelon, kiu ne amplekse filozofiis pri la internaĵoj de la menso.


Poste la samskolanoj George Berkeley kaj Hume disputis
kontraŭ Locke pri la naturo de homa scio.


Locke klarigis sian ideojn pri homa scio en la verko
Essay Concerning Human Understanding ("Eseo pri
Homa Kompreno") en 1690.



Vidu ankaŭ |


  • la artikolon pri empirio.


Eksteraj ligiloj |



  • Liberpensuloj

  • Raciismo

  • Sensismo




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto