Manikinsuloj




La Manikinsuloj (en diversaj lingvoj ankaŭ nomataj KanalajNormandiaj insuloj) estas insularo situanta en la Manika Markolo aŭ "Maniko" inter Anglio kaj Francio. Konsistanta el du duonmemstaraj provincoj (bailiwicks, voktujoj) Guernsey kaj Jersey:




  • voktujo Gernezejo: insuloj Aldernejo (Alderney), Gernezejo (Guernsey) inkluzive najbaraj insuletoj Herm kaj Jethou, Sark inkluzive najbara insuleto Brechou


  • voktujo Ĵerzejo: insuloj Ĵerzejo (Jersey), Minquiers, Ecréhous


Dum la Manikinsuloj estas relative proksimaj al la franca bordo, proksime al la angla (resp. brita) en la markolo troviĝas la insulo Wight.


Politike la du voktujoj same kiel la Manksinsulo havas apartan statuson rilatan al Britio: ili estas krondependaĵoj de la brita monarkio, crown dependencies, posedaĵoj rekte ligitaj al la reganta reĝo aŭ reĝino de Britio. Pri ilia defendo kaj ekstera politiko zorgas Britio, kvankam ili ne estas parto de Britio (kaj ankaŭ ne de la Eŭropa Unio).













Vidu ankaŭ |



  • Victor Hugo

  • Normandio




  • Kategorio Manikinsuloj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





Eksteraj ligiloj |



  • http://www.gov.gg

  • http://www.gov.je

  • http://www.mapquest.com/maps/map.adp?formtype=address&searchtype=address&country=GB&addtohistory=&address=&city=alderney&zipcode=

  • http://www.mapquest.com/maps/map.adp?formtype=address&searchtype=address&country=GB&addtohistory=&address=&city=guernsey&zipcode=




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto