Hachette
Hachette et Cie ([aŝet' e kompanji'] "Hachette kaj kompanio") estas grava libroeldonejo en Parizo, kiu estis varbita al Esperanto de Bourlet en 1901. La firmao en multegaj urboj de la mondo havis filiojn kaj korespondantojn kaj pro tio ĝiaj eldonaĵoj estis facile riceveblaj. La barcelona eldonejo Espasa kontraktis la laboron por la hispana merkato. La firmao havis kontrakton kun Zamenhof kaj tiel aperis en ĝia eldono la fama Kolekto aprobita de d-ro Zamenhof, kaj Esperanto: Kolekto de la Revuo. Hachette eldonis ankaŭ la gravan gazeton, La Revuo, 1908-1914. La firmao, ĉe kiuj montriĝis ankaŭ tendencoj por monopoli la tutan Esperantan libroeldonadon, post la Unua mondmilito likvidis sian E-an fakon. Enhavo 1 Historio 2 Esperantlingvaj publikigaĵoj 3 Bibliografio 4 Eksteraj ligiloj Historio | La eldonejon fondis en 1826 Louis Hachette. Post 38 jaroj de agado ĝi iĝis monde konata. Evoluo de la firmao permesis en 1947 transpaŝi limojn ...