Kajruano
loko: 35°40′N 10°06′O / 35.667°N, 10.1°O / 35.667; 10.1 (Kajruano)Koordinatoj: 35°40′N 10°06′O / 35.667°N, 10.1°O / 35.667; 10.1 (Kajruano)
horzono: GMT+1h
loĝantaro: ĉirkaŭ 100 mil
Kajruano, arabe: قيروان [qajruŭan'], estas urbo en Tunizio, fondita en la jaro 670 far Uqba ibn Nafi al-Fihri, kaj estas la kvara sankta urbo de Islamo. Kajruano prosperis dum la Aglabida dinastio en la 9-a jarcento. La Sidi-Uqba-Moskeo de Kajruano estas fama pro sia arkitekturo kaj pro sia "madrasa", kiu estis tre grava en la pasinteco.