Sankta Petro




Papo



























































Apostolo Petro
1-a papo de la Katolika eklezio

Śimon Petr

Naskonomo
Simono Petro

Pontifiko
de 30

ĝis 64/67

Antaŭulo
-

Sekvanto

Lino

Persona informo

Naskiĝo

nekonata
en Bethsaida

Morto

13-a de oktobro 64/67
en Romo, Italio

Mortokialo

krucumado [#]

Tombo

Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Familio

Gefratoj

Sankta Andreo [#]

Sanktulo

Atributoj

Ŝlosiloj de la paradizo, matiro ruĝa, paliumo, virkoko, homo krucumita sur invertita kruco kun la kapo malsupre.
[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



La apostolo Petro, devena nomo Simono (papo li estis proksimume ekde 30 - 64/67 Romo) estis unu el dek du devenaj apostoloj - disĉiploj de Jesuo Kristo. Li estas konsiderata kiel unua el la papoj.


Jen laŭ la bibliaj tekstoj (kaj laŭ artikolo de Profesoro Ignatiu ORHA el Baia Mare en "Bazaro" n-ro 2 2004) la vivo de Sankta Petro: Sankta Petro antaŭ ol fariĝi disĉiplo de Jesuo nomiĝis Simon kaj li estis filo de Jona. Li naskiĝis en distrikto Galileo, en la loko Betsaida, ĉe norda bordo de la lago Genezareta – kiu estis nomita ankaŭ Galilea Maro aŭ Tiberiada lago. La naskiĝdaton de Sankta Petro oni ne konas, sed oni scias, ke li estis pli aĝa ol Jesuo. Simon kune kun sia frato Andreo loĝis en la loĝloko Kapernaum, kie ili estis fiŝkaptistoj. Ili antaŭ ol fariĝi disĉiploj al Jesuo estis disĉiploj de Sankta Johano la Baptisto (fonto: Johano 1, 35-44)


Lia nomo Petro, kiu aperas en la kvar Evangelioj 114 fojojn kun aparta atento kaj unualoke kompare kun la aliaj apostoloj, estis donita de Jesuo, kiu diris:


"Vi estas Petro (fakte "Kefa" en la aramea lingvo, latine "Petrus", kaj tio signifas "ŝtono"), kaj sur tiu ĉi "petro" (= ŝtono, estis vortludo) mi konstruos mian eklezion" (Mateo 16, 18)


Tiuj vortoj estas laŭ katolikismo la pravigo de la povo de papo. Kaj tiel Sankta Petro estas la unua papo.


Sankta Petro estis la unua inter la apostoloj, kiu faris miraklon, kuracante invalidon de Jerusalemo (Agoj 3, 1-16)


En jaro 42 la reĝo de Israelo, Herodo Antipas, persekutis la kristanojn. Apostolo Petro estis malliberigita, sed poste li estis mirakle liberigita (Agoj 5, 18-42)


Apostolo Petro alvenis poste Romon, oni ne scias la daton, sed oni scias, ke li organizis la unuan kristanan komunumon Roman. Sankta Petro predikis kaj baptis en Romo ankaŭ surborde de rivero Tibero, ekzistas monumento sur tiu bordo kun surskribo en latino : "LOCUS UNDE BAPTIZAVIT SANCTI PETRI" (= loko kie baptis Sankta Petro). Tio estis dum tempo de Nerono, Romia imperiestro de 54 ĝis 68.


Sankta Petro estis krucumita kun la kapo suben sur la monteto Vatikano, kie li estis ankaŭ entombigita. Pro tio papo Anakleto (78-88) memore al Sankta Petro, konstruigis sur tiu loko kristanan preĝejon, la tombo estaste interne de la preĝejo. En jaro 324 Konstantino la 1-a de la Romia Imperio detruis la malnovan preĝejon kaj sur ties loko konstruigis novan, pli grandan kaj pli belan. Preskaŭ 1.200 jaroj poste, sur la sama loko, do super la tombo de Sankto Petro, papo Julio la 2-a (1503-1513) ekkonstruigis novan imponan preĝejon: la bazilikon de Sankta Petro en Romo kaj antaŭ ĝi la egale imponan placon de Sankta Petro, kies konstruado daŭris ĝis 1667.






Vidu ankaŭ |




  • Sankta Petro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Sankta Petro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Evangelio

  • Kristanismo

  • Evangelio laŭ Petro

  • Apokrifoj pri la apostolo Petro





Eksteraj ligiloj |



  • http://www.newadvent.org/cathen/11744a.htm

  • http://www.katolsk.no/biografi/peter.htm%7Cvernehelgen

  • http://www.biblegateway.com/cgi-bin/bible?language=english&version=NIV&passage=1pe

  • http://www.biblegateway.com/cgi-bin/bible?language=english&version=NIV&passage=2pe





Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto