Saksikoloj
![]() Eŭropa saksikolo, Saxicola rubicola El antaŭe malantaŭen: Masklo, ino, junulo | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La saksikoloj estas la birdoj membroj de la genro Saxicola[1], genro de 14 specioj de malgrandaj paserinaj birdoj de la Malnova Mondo. Ili estas insektomanĝantaj de malfermaj arbustejoj kaj herbejoj kun disa malgranda arbustaro.
Saxicola torquatus estis iam uzata por la supozata taksono "Komuna saksikolo". Post studoj de DNA (Urquhart & Bowley 2002, Wink et al. 2002), oni konfirmis, ke ne nur la Fuerteventura kaj la Reunia saksikoloj estas distingaj specioj. Krome ankaŭ la Afrika, Eŭropa kaj Siberia saksikoloj necesis esti disigita. Pro konfuzo pri lokigo de subspecioj, la nomo S. torquatus estis mallonge ŭzata por la eŭropa specio, dum la Afrika saksikolo estis S. axillaris. Kelkaj studoj sugestis, ke la madagaskara subspecio Saxicola torquatus sibilla povus esti konsiderata distinga specio.[2]
Specilisto:
Brungorĝulo, Saxicola rubetra
Blankabrova saksikolo, Saxicola macrorhynchus
Blankagorĝa saksikolo aŭ Hodgsona saksikolo, Saxicola insignis
Fuerteventura saksikolo aŭ Kanaria saksikolo, Saxicola dacotiae
- Ĉiniha saksikolo, Saxicola dacotiae murielae – formortinta (frue 20a jarcento)
Eŭropa saksikolo, Saxicola rubicola (iam en S. torquatus)
Siberia saksikolo aŭ Azia saksikolo, Saxicola maurus (iam en S. torquatus)
Nigragorĝulo aŭ Afrika saksikolo, Saxicola torquatus
- Etiopia saksikolo, Saxicola (torquatus) albofasciatus
- Madagaskara saksikolo, Saxicola (torquatus) sibilla
- Etiopia saksikolo, Saxicola (torquatus) albofasciatus
Reunia saksikolo, Saxicola tectes
Blankavosta saksikolo, Saxicola leucurus
Nigra saksikolo, Saxicola caprata
Jerdona saksikolo, Saxicola jerdoni
Fergriza saksikolo, Saxicola ferreus
Blankaventra saksikolo aŭ Timora saksikolo, Saxicola gutturalis
Avelstria saksikolo , Saxicola bifasciatus
Foje oni nomas per tiu nomo de Saksikoloj al la membroj de la parenca, sed ne tre proksima genro de Enantoj.
Referencoj |
Urquhart, Ewan & Bowley, Adam (2002): Stonechats. A Guide to the Genus Saxicola. Helm Identification Guides, Londono. ISBN 0-7136-6024-4
Wink, M.; Sauer-Gürth, H. & Gwinner, E. (2002): Evolutionary relationships of stonechats and related species inferred from mitochondrial-DNA sequences and genomic fingerprinting. British Birds 95: 349-355. PDF fulltext
↑
Etimologio: Saxicola, "rokoloĝanto", el la latina saxum, roko + incola, loĝanto.
↑ (2008) “Distinct taxonomic position of the Madagascar stonechat (Saxicola torquatus sibilla) revealed by nucleotide
sequences of mitochondrial DNA”, J. Ornithol. 149, p. 423–430. doi:10.1007/s10336-008-0290-1.
Eksteraj ligiloj |
- Saksikolo el Turkio
