Egipta muzeo en Kairo
Egipta muzeo | |
muzeo | |
Egipta muzeo en Kairo | |
Lando | Egiptio |
---|---|
Provinco | Provinco Kairo |
Historiaj regionoj | 4 - Antikva Egiptio - Malnova Imperio - Nova Imperio - Fatima kaliflando |
Urbo | Kairo |
Kolektoj | egiptaj antikvaĵoj |
Rivero | Nilo |
Situo | Egipta muzeo en Kairo |
- koordinatoj | 30°02′52″N 31°14′00″E / 30.04778°N, 31.233333°O / 30.04778; 31.233333 (Egipta muzeo en Kairo) |
Fondo | 1858 |
Por publiko | jes |
Plej facila aliro | Kairo |
Horzono | OET (UTC+2) |
- somera tempo | OEST (UTC+3) |
Situo enkadre de Egiptio | |
Vikimedia Komunejo: Egyptian Museum (Cairo) | |
Retpaĝo: egyptianmuseumcairo.org | |
Egipta muzeo en Kairo aŭ nur Egipta muzeo estas nomo de muzeo troviĝanta en Kairo, kiu konservas ampleksan kolekton de antikavaj egiptaj memorindaĵoj. En pli ol kvindek ĉambroj estas videblaj preskaŭ 130 mil diversaj ekspozicioj de grandegaj statuoj ĝis etaj juveloj, kiuj prezentas historion de antikva Egiptio de komencoj ĝis alveno de islamo. La muzeo estis fondita en la jaro 1858 fare de franco Auguste Mariette kaj ĝi troviĝas en klasicisma konstruaĵo el la jaro 1902 en norda parto de Placo de Liberiĝo. La konstruaĵo najbaras kun ĝardeno, kie eblas ekvidi plantojn simbolantaj Supran Egiption kaj Malsupran Egiption - papiruson kaj lotoson. En okcidenta parto de la parko estas tombo de Mariette kaj monumento de signifaj egiptologoj. Ĉar nuntempa spaca kapacito de la muzeo ĉesas taŭgi, estis en la jaro 2002 metita fundamento de nova muzea konstruaĵo proksime de piramidoj kun planata malfermo post la jaro 2011.
Priskribo de la muzeo |
La konstruaĵo havas teretaĝon kaj 1-an etaĝon, por pli bona orientado la ĉambroj estas numeritaj en la muzeo. En la teretaĝo estas ekspoziciataj statuoj kaj ŝtonprilaboristaj produktoj en periodo de Malnova Imperio ĝis periodo, kiam estis Egiptio romia provinco. En la 1-a etaĝo troviĝas trovitaĵoj el tombo de Tutanĥamono, inkluzive de liaj du oraj ĉerkoj kaj famaj postmortaj maskoj, trovitaĵoj el tombo de reĝino Hetepheres (patrino de faraono Ĥufu), trezoroj el reĝaj tomboj en Taniso (la 21-a - la 22-a dinastio) kaj ĉambrego de mumioj, kie oni ekspozicias mumiojn de Ramseso la 2-a kaj Setio la 1-a
Vidu ankaŭ |
- Egipta muzeo en Turino
- Egipta muzeo en Berlino
- Granda egipta muzeo