Guberniestro ĝenerala de Kanado
Guberniestro ĝenerala (Governor General/Gouverneur général), reprezentanto en Kanado de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, la ŝtatestro de Kanado. Guberniestroj estas deklarataj de la monarko laŭ la konsilo de la ĉefministro.
Kvankam ŝtata potenco kuŝas laŭleĝe en la guberniestreco - la Parlamento sidas je ties plezuro, Reĝa Konsento necesas por la leĝigo de leĝo pasita de parlamento, kaj la guberniestro estas la ĉefkomandanto de la Kanadaj Armfortoj - vera politika potenco sidas ĉe la ĉefministro, parlamento, kaj provincaj registaroj. La guberniestreco estas formala, ceremonia, kaj kultura ofico. Aktualaj kaj pasintaj guberniestroj ĝeneralaj rajtas la titolon "Tre honorinda" (Right Honourable/Très honorable), samkiel la ĉefministro.
Londono komisiis ĝis 1952 ĉiam britan nobelulon al tiu posteno, post tio oni elektas el inter la "simplaj civitanoj".
Ankaŭ estas reprezentantoj de la reĝino ĉe la provincaj registaroj: leŭtenant-guberniestroj (lieutenant governors/lieutenants gouverneurs).
Listo de la Guberniestroj Ĝeneralaj de Kanado depost Konfederiĝo
Nomo | Jaroj | Brita monarko |
Vicgrafo MONCK de Ballytrammon | 1867-69 | Viktorino |
Barono Lisgar de Lisgar kaj Bailieborough | 1869-72 | |
La Markizo de Dufferin kaj Ava | 1872-78 | |
La Markizo de Lorne | 1878-83 | |
La Markizo de Lansdowne | 1883-88 | |
Barono Stanley de Preston | 1888-93 | |
La Grafo de Aberdeen | 1893-98 | |
La Grafo de Minto | 1898-1904 | |
Edvardo la 7-a | ||
Grafo Grey | 1904-11 | |
Georgo la 5-a | ||
La Duko de Connaught kaj Strathearn | 1911-16 | |
La Duko de Devonshire | 1916-21 | |
Vicgrafo BYNG de Vimy | 1921-26 | |
Vicgrafo Willingdon de Ratton | 1926-31 | |
La Grafo de Athlone | 1931-35 | |
La Grafo de Bessborough | 1935-40 | |
Eduardo la 8-a | ||
Georgo la 6-a | ||
Barono Tweedsmuir de Elsfield | 1940-46 | |
Grafo Alexander de Tunizo | 1946-52 | |
Vincent Massey | 1952-59 | Elizabeto la 2-a |
Georges Vanier | 1959-67 | |
Roland Michener | 1967-74 | |
Jules Léger | 1974-79 | |
Edward Schreyer | 1979-84 | |
Jeanne Sauvé | 1984-90 | |
Ramon John Hnatyshyn | 1990-95 | |
Roméo LeBLANC | 1995-1999 | |
Adrienne Clarkson | 1999-2005 | |
Michaëlle Jean | 2005- |
JeanSmile.jpg
Vidu ankaŭ |
- Guberniestro ĝenerala
Eksteraj ligiloj |
- http://www.gg.ca
- http://laws.justice.gc.ca/en/const
- http://encarta.msn.com/encyclopedia_761553359/Canadian_Parliament.html
- http://www.parl.gc.ca/information/library/idb/forsey/index-e.asp