6-a de julio
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
julio | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 6-a de julio estas la 187-a tago de la jaro (la 188-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 178 tagoj restas.
Je la 6-a de julio okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
-371: Beotio: Tebo venkis Sparton en batalo de Leuktra
1189: Rikardo la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
1253: Princo Mindaugas estas kronita kiel reĝo de Litovio.
1280: Pollando: Sankta Kinga fondis monaĥinejon en Stary Sącz
1348: Papo Klemento la 6-a eldonis protektan buleon por ŝirmi persekutatajn judojn
1415: Jan Hus kiel herezulo ŝtiparumita dum Koncilio de Konstanco.
1483: Rikardo la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio, la lasta el Jorkoj kaj Plantaĝenetoj
1535: En Londono estis senkapigita Thomas More
1573: Argentino: Kordobo fondiĝis (la dua urbo laŭ grandeco)
1573: Francaj religiaj militoj: sieĝo de La Rochelle finiĝis
1758: Klemento la 13-a iĝis papo
1785: Usono adoptis dolaron
1809: Rekomende de Napoleono Bonaparte papo Pio la 7-a estis forkondukita de Vatikano al Grenoblo
1863: Januara ribelo kontraŭ Rusa Imperio: venko de poloj en batalo de Janów (proksime al Ĉenstoĥovo)
1885: Louis Pasteur sukcese testis vakcinon kontraŭ rabio je knabo mordita de rabia hundo
1905: Unua rakonto pri fikcia ĝentlemano-ŝtelisto Arseno Lupeno aperis
1908: Usonano Robert Peary ekspediciis de Nov-Jorko kune kun 23 vojaĝistoj al la norda poluso
1912: De Kongresa Pollando Rusia imperio apartigis gubernion de Chełm
Unua mondmilito
1916: Brusilov-ofensivo: strategia venko de aŭstria-hungara armeo super la rusa en batalo de Kostiuchnówka (Volinio)
1917: Arabaj ribelantoj en kunlaboro kun Thomas Edward Lawrence forpuŝis turkan garnizonon el Akabo
1918: En Moskvo okazis sensukcesa puĉo flanke de maldekstrulaj socialrevoluciistoj (kadre de Socialista Revolucia Partio) kontraŭ regantaj bolŝevikoj
1921: Baŝkira lingvo fariĝis la oficiala lingvo de Baŝkirio
1922: Oni enkondukis en Pollando aŭtokodojn anstataŭ la ĝisnunaj de aneksantaj ŝtatoj
1923: Sovetunio oficiale starigita - oni akceptis la devizon rikoltilo kaj martelo
1933: Katolika germana Partio de la Centro malfondiĝis
1938: Malkovro de Lizito, la luno de Jupitero
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: De la koncentrejo Aŭŝvico fuĝis la unua kaptito - polo Tadeusz Wiejowski kun n-ro 220 - sekve de tio dum 20-hora puna kunveno de ĉiuj, t.e. 1311 personoj, mortis la unua viktimo - pola judo Dawid Wongczewski (la fuĝinto estis kaptita en 1941 kaj post mallibero en Jasło mortigita; entute fuĝis 667 malliberulojn - en tio 232 polojn - de kiuj oni kaptis 270); en arbaro apud Sieklówka (proksime al Jasło) germana polico pafmortigis 87 soldatojn kaj 2 gvidantojn, kiuj provis transpaŝi limon kun Hungario kaj en Radom mortigis 42 personojn; germana polico pafekzekutis en 5 lokoj pli ol 43 personojn; en Varsovio aperis en presejo de Popola Partio la unua konspira numero de "Biuletyn Informacyjny", organo de Servo al Venko de Pollando-Asocio de Armita Batalado - en enkonduka artikolo Pollando kaj Francio oni skribis ke Francio per sia kapitulaco grave batis bataladon kontraŭ germanoj
- Registaro de Nazia Germanio enkondukis sur enkorpigitaj teritorioj germanajn regulojn pri energia ekonomio; sovetaj regopovoj komencis deportadon de poloj internigitaj en Litovio; en Pola Societo en Londono post dujara paŭzo okazis prelego de Jerzy Kuncewicz, Fontoj de malvenko kaj espero
1941: En konkerita de Wehrmacht Brzeżany (nun en Ternopila provinco), post malkovro de korpoj de la viktimoj de NKVD, ukrainaj naciistoj faris pogromon de 250-300 judoj, akuzitaj pri kunlaboro kun bolŝevikoj; germana armeo konkeris Nowogródek; gestapo arestis en Toruń 300 personojn elirantajn dimanĉe de diservo kaj de Nowe Miasto deportis 300 judojn al punejo en Pomiechówek
1942: Gestapo translokigis 51 polajn klerikojn de koncentrejo Buchenwald al alia en Dachau; en distrikto Grodziski ĝendarmoj pafmortigis 12 kaj en Michałówka 6 personojn; en Poznań germanoj plenumis verdiktan mortpunon kontraŭ 15 poloj
1943: Germana polico pafmortigis en Bjalistoko 30 edzinojn de rusaj oficiroj kaj en Międzyborów (proksime al Grodzisk Mazowiecki) 14 polojn kaj ciganojn; direktoro de la fabriko de lokomotivoj en Chorzów konstatis ke ĉi tage inter 80 laboristoj 79 nenion manĝis dum matenmanĝa paŭzo; en Varto-Lando oni malpermesis al poloj uzi publikajn telefonejojn
1944: Ruĝa Armeo konkeris Baranaviĉi; germana polico pafekzekutis en Suchedniów 33 personojn, alveturigitaj de malliberejo en Kielce kaj ekzekutitajn revenĝe pro agado de partizanoj, en Kielce 23 personojn kaj aliloke 8
1950: Subskribo de la pakto de Zgorzelec inter Pollando kaj Germana Demokratia Respubliko pri agnosko de la pola-germana landlimo
1952: En Londono tramo-trafiko likvidiĝis
1957: La lastaj britaj soldatoj forlasis Jordanion
1964: Malavio sendependiĝis (de Britio)
1966: Malavio fariĝis respubliko restante plu en la Komunumo de Nacioj.
1967: En niĝeria provinco Biafro komenciĝis enlanda milito
1973: La flandra leono oficialiĝis kiel himno de Flandrio
1975: Komoroj sendependiĝis (de Francio).
1986: Liberala Demokrata Partio gajnis parlamentan balotadon en Japanio
1987: En Panĝabio okazis la unua el tri terorismaj atakoj de siĥoj kiam dum 2 tagoj kontraŭ aŭtomobiloj kun hinduoj pereis sume 72 personoj
1987: Amik-Rondo de Pola-Ĉeĥoslovaka Solidareco fondiĝis, kies membroj iĝis demokrataj opoziciuloj de ambaŭ ŝtatoj
1994: Premiero de la usona filmo Forrest Gump
1999: Ehud Barak iĝis ĉefministro de Israelo
2005: Londono ekrajtis aranĝi la 30-an Someran Olimpikon
2006: Himalajo: malfermo de la montara trapasejo Nathula inter Barato kaj Ĉinio
2008: 19 personoj pereis en sinmortiga atenco kontraŭ grupo da policanoj en la ĉefurbo de Pakistano Islamabado
2009: Jadranka Kosor iĝis ĉefministrino de Kroatio
2011: Sudkorea urbo Pjongĉango estos organizanto de la 23-aj Vintraj Olimpikoj en 2018
2016: Sud-Afriko: miskapabla paralimpika atleto Oscar Pistorius estis kondamnita pro murdo de sia partnerino Reeva Steenkamp al 6 jaroj de mallibero
2017: Prezidento de Usono Donald Trump, dumvoje al pintkunveno de Grupo de 20 en Hamburgo, apoginte iniciaton de Trimaro dum la pintkunveno de ties 12 landoj, sian unuan eŭropan parolon okazigis en Varsovio apud la monumento de Varsovia Ribelo
Naskiĝoj |
1686: Antoine de Jussieu, franca natursciencisto (m. 1758)
1696: Johann Friedrich Karl von Ostein, germana episkopo (m. 1763)
1700: Joseph Gabler, germana orgenkonstruisto de sudgermana baroko (m. 1771)
1710: Jerónimo Grimaldi, ital-hispana politikisto kaj diplomato (m. 1789)
1766: Alexander Wilson, skota-usona poeto, ornitologo, naturalisto (m. 1813)
1781: Stamford Raffles, brita fondinto de Singapuro, kontribuinta al ekspansio de Orienthindia Kompanio (m. 1826)
1785: William Jackson Hooker, angla botanikisto, patro de Joseph Dalton Hooker (m. 1865)
1796: Nikolao la 1-a, caro kaj imperiestro de Rusia Imperio el dinastio Romanov, subpreminta decembristan revolucion (m. 1855)
1818: Adolf Anderssen, germana ŝakludisto, neoficiala ŝakmondĉampiono (m. 1879)
1828: Lajos Nagy, hungara redaktoro, folkloristo (m. 1910)
1832: Maksimiliano, imperiestro de Meksiko, frato de Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio), ekzekutita (m. 1867)
1840: José Maria Velasco Gómez, meksika pentristo, pejzaĝisto (m. 1912)
1858: José Miguel Gómez, kuba nobelo, la dua prezidento de Kubo (m. 1921)
1859: Verner von Heidenstam, sveda Nobelpremiita poeto germandevena (m. 1940)
1876: Harry F. Sinclair, usona nafto-industriisto (m. 1956)
1887: Annette Kellerman aŭstralia naĝistino kaj aktorino (m. 1975)
1889: Jenő Silbermann, rumania hungara ĵurnalisto (m. 1946)
1905: Pjatro Hlebka, belorusa poeto, reprezentanto de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko (m. 1969)
1907: Frida Kahlo, meksika pentristino konata de memportretoj, edzino de Diego Rivera (m. 1954)
1912: Heinrich Harrer, aŭstra montogrimpisto, esploristo, verkisto (m. 2006)
1917: Arthur Lydiard, novzelanda trejnisto de atletoj (m. 2004)
1923: Wojciech Jaruzelski, prezidento de Pollando, respondeculo pri uzo de armiloj fare de soldataro kaj milico kontraŭ laboristaj manifestantoj, aŭtoro de milita stato kontraŭ Solidareco pro kio estis akuzita pri komunista krimo, unusola polo ricevinta platenan-oran Ordenon de Lenin (m. 2014)
1925: Bill Haley, usona rokenrolo-kantisto (m. 1981)
1927: Janet Leigh, usona aktorino, rolinta en la filmo Psiĥozulo (m. 2004)
1935: Tenzin Gyatso, 14-a Dalai-lamao, Nobelpremiita pri paco, spirita gvidanto de tibetanoj
1936: Imre Ambrus, hungara pentristo, grafikisto, pupdizajnisto kaj scenejdekoraciisto
1940: Nursultan Nazarbajev, prezidanto de Kazaĥa Soveta Socialisma Respubliko kaj la unua prezidento de Kazaĥio
1940: István Rónai, rumania hungara pianisto, primuzika verkisto
1944: László Pethő, rumania hungara, hungara ĵurnalisto, poeto, redaktoro
1946: George W. Bush, prezidento de Usono, filo de George H. W. Bush, post terorisma atako al ĝemelturoj atakis Al-Kaida
1946: Sylvester Stallone, usona aktoro, scenaristo kaj reĝisoro
1948: Nathalie Baye, franca filma, teatra kaj televida aktorino, rolinta en la filmo Prezo pagenda
1951: Geoffrey Rush, aŭstralia teatra kaj filma aktoro
1954: Gabriel Pascal, hungara filmproduktisto, filmreĝisoro (m. 1894)
1963: Csilla Gábor, rumania hungara literaturhistoriistino, universitata profesorino
1972: Isabelle Boulay, kanada francalingva kantistino
1974: Zé Roberto, brazila futbalisto, reprezentanto de la Brazila nacia teamo de futbalo
1975: Sándor Bíró, hungara historiisto, edzo de Éva Váró Bíróné (n. 1907)
1975: 50 Cent, usona repkantisto
1977: Kamila Porczyk, pola fotomodelo, plurfoja mondĉampionino pri fizika taŭgeco, batalistino de miksitaj batalartoj loĝanta en Germanio
1980: Eva Green, franca aktorino kaj manekeno
1985: Justyna Moniuszko, pola stevardino, inĝeniero pri aviado (m. 2010)
Mortoj |
966: Berengaro la 2-a, reĝo de Italio detronigita de Oto la 1-a (naskiĝis ĉirkaŭ 900)
1189: Henriko la 2-a, reĝo de Anglio, patro de Rikardo la 1-a (n. 1133)
1249: Aleksandro la 2-a, reĝo de Skotlando, filo de Vilhelmo la 1-a (n. 1189)
1415: Jan Hus, ĉeĥa kleriko kaj reformaciisto, nacia heroo, rektoro de Praga universitato kaj filozofo, murdita (naskiĝis ĉirkaŭ 1369)
1476: Regiomontanus, germana matematikisto, astronomo, episkopo kaj astrologo (n. 1436)
1483: Eduardo la 5-a, reĝo de Anglio, detronigita (n. 1470)
1533: Ludovico Ariosto, itala poeto, aŭtoro de romanca poemo Orlando Furioso (n. 1474)
1535: Sir Thomas More, angla verkisto, politikisto kaj filozofo, murdita (n. 1478)
1553: Eduardo la 6-a, reĝo de Anglio, filo de Henriko la 8-a (n. 1537)
1555: Antonio Musa Brassavola, itala kuracisto kaj botanikisto (n. 1500)
1568: Johano Oporino, svisa humanisto kaj presisto, profesoro de la Universitato de Bazelo, eldonis latinlingve unuafoje en la mondo Koranon (n. 1507)
1762: Petro la 3-a, imperiestro de la Rusa Imperio, efemera reganto (n. 1728)
1849: Pál Vasvári, hungara historiisto, partoprenanto de la hungara revolucio de 1848 (n. 1826)
1854: Georg Ohm, germana natursciencisto, konata de la leĝo de Omo (n. 1789)
1871: Castro Alves, brazila verkisto, la "poeto de l' sklavoj" (n. 1847)
1893: Guy de Maupassant, franca verkisto, reprezentanto de naturalismo (n. 1850)
1901: Chlodwig zu Hohenlohe-Schillingsfürst, regna kancliero de Germana Imperiestra Regno, ĉefministro de Prusio (n. 1819)
1904: Abaj Kunanbajev, kazaĥa poeto, komponisto kaj filozofo (n. 1845)
1904: Witold Zglenicki, pola inventisto, geologo, metalurgo, naftisto, filantropo (n. 1850)
1926: Franz Eichert, aŭstra inĝeniero kaj katolika verkisto (n. 1857)
1930: Gergely Moldován, hungara etnografo, universitata profesoro (n. 1845)
1931: Mihály Zöld, hungara reformita pastro, poeto (n. 1880)
1932: Klementin Ábrányiné Katona, hungara verkistino, ĵurnalistino, tradukistino, edzino de Kornél Ábrányi (n. 1856)
1934: Nestor Maĥno, ukraina anarkiisto, gvidanto de maĥnovŝĉino (n. 1888)
1941: Anton Reichenow, germana ornitologo, fakulo pri afrikaj birdoj (n. 1847)
1944: Ĉuiĉi Nagumo, japana admiralo, komandanto de la atako kontraŭ Pearl Harbor, dufoje distingita per Ordeno de la Leviĝanta Suno, sinmortiginto (n. 1887)
1959: George Grosz, germana-usona pentristo, dadaisto, reprezentanto de socia realismo (n. 1893)
1962: William Faulkner, usona Nobelpremiita verkisto, gajninto de la premio Pulitzer (n. 1897)
1966: József Berda, hungara poeto, budapeŝtano (m. 1902)
1966: Aneurin Bevan, brita socialista politikisto (n. 1887)
1971: Louis Armstrong, usona trumpetisto, ĵazmuzikisto kaj kantisto (n. 1901)
1973: Otto Klemperer, germana dirigento kaj komponisto (n. 1885)
1989: János Kádár, hungara komunisma partiestro, ĝenerala sekretario de Hungara Socialista Laborista Partio kaj ĉefministro, distingita de la Ordeno de Lenin (n. 1912)
1989: Ferenc Bedő rumana-hungara aktoro, fondinto de Nacia Teatro Trupo (n. 1915)
1990: Měrćin Nowak-Njechorński, soraba pentristo, grafikisto, publicisto kaj verkisto (n. 1900)
1995: Ferenc Sipos, rumania hungara romkatolika eklezia verkisto (n. 1916)
1999: Joaquín Rodrigo, hispana gitaristo kaj komponisto de la klasika muziko (n. 1901)
2001: Amadé Németh, hungara dirigento, komponisto, muzikhistoriisto (n. 1922)
2004: Thomas Klestil, prezidento de Aŭstrio, membro de Aŭstria Popola Partio (n. 1932)
2005: Claude Simon, franca Nobelpremiita verkisto, soldato de Internaciaj Brigadoj (n. 1913)
2010: Árpád Antal, rumania hungara literaturhistoriisto, universitata profesoro (n. 1925)
2013: Robert Linderholm, usona amatora astronomo, malkovrinto de 26 asteroidoj (n. 1933)
2018: Asahara Ŝoko, japana fondinto de la sekto Aum Ŝinrikjo, kune kun ses aliaj membroj ekzekutita (n. 1955)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Nacia tago sur la Komoroj, tago de la sendependiĝo (1975)
Nacia tago en Litovio, tago de la ŝtatfondiĝo (1253); plia tago estas la 16-a de februaro.
Nacia tago en Malavio, tago de la sendependiĝo (1964), Republic Day (1966)
Romkatolika Kalendaro: Sankta Maria Goretti, virgulino kaj martirino
Tagoj de semajno |
La 6-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Lundo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Mardo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Merkredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
Ĵaŭdo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Vendredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Sabato en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097.