Arketipo
Arketipo aŭ arĥetipo estas termino enkondukita de Karlo Jung en la psikologion. Ĝi devenis de la koncepto de instinktoj. Multaj studoj pri diversaj bestoj indikis ke instinkto estas heredita tendenco fari specifajn agojn, kiam la cirkonstancoj tion ebligas kaj necesigas. Tiaj agoj povas esti tre kompleksaj, ekzemple la konduto de abeloj kiam ili trovas kaj poste informas la abelaron pri la troviĝloko de certaj floroj. Jung difinis arketipon kiel hereditan inklinon agi kaj formi koncepton specife homan. Ekzemplo estas la kapablo kaj inklino paroli, kio ekzistas kiel natura parto de la disvolviĝo de la homa menso. Ĉiuj infanoj nature lernas paroli, kvankam la specifaj detaloj de la lingvoparolado estas lernataj. Studoj faritaj de lingvistoj montris ke la strukturo de lingvoj estas ĉie simila, kvankam kun multegaj variantoj kaj idiosinkraziaj detaloj. Alia ekzemplo estas la disvolviĝo de la desegnokapablo. Ĉie kaj en ĉiuj kulturoj la infanoj evoluigas sian desegnarton laŭ tre si...