Burgdorf BE









Disambig.svg
- La mallongigo BE en Burgdorf BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Burgdorf..
















































Burgdorf

Blazono de Burgdorf


Blazono de Burgdorf

Kastelo de Burgdorf


Kastelo de Burgdorf
Kantono
Berno
Administra distrikto
Emme-Valo (administra distrikto)
Malnova distrikto ĝis 2009
Burgdorf

Koordinatoj 

47°3′25″N 7°37′35″O  /  47.05694°N, 7.62639°O / 47.05694; 7.62639 (Burgdorf BE)Koordinatoj: 47°3′25″N 7°37′35″O  /  47.05694°N, 7.62639°O / 47.05694; 7.62639 (Burgdorf BE)
Nombro de enloĝantoj
15049
Areo
15,60 km²
Alteco
533 m super marnivelo
Poŝtkodo
3400-3402
Komunumkodo
0404

Mapo de Burgdorf priskribo de mapo=Mapo de Burgdorf








v  d  r


Information icon.svg



Burgdorf (germane Burgdorf, france Berthoud) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 la ĉefurbo de la samnoma distrikto kaj ek de la 1-a de 2010 urbo kaj komunumo de la administra distrikto Emme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 15049 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Esperanto-movado


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Eksteraj ligiloj





Geografio |


La urbo Burgdorf situas ĉe la bordo de la rivero Emme, 15 kilometrojn nordoriente de la federacia urbo Berno.



Najbaraj komunumoj |


La urbo limas en nordo al Kirchberg kaj Wynigen, en oriento al Heimiswil, en sudo al Hasle ĉe Burgdorf, Oberburg kaj Krauchthal, kaj en okcidento al Mötschwil, Rüti ĉe Lyssach kaj Lyssach.



Trafiko |





Trajno en la stacidomo de Burgdorf BE


La stacidomo Burgdorf situas ĉe la linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Zuriko kaj estas haltejo de rapidtrajnoj. De Burgdorf eliras ankaŭ fervojlinioj al Soloturno kaj al Konolfingen.


Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 1 de Zuriko al Berno, kaj ĝi disponas pri propra alveturejo al la nacia aŭtoŝoseo A1 de Ĝenevo tra Berno, Zuriko kaj Sankt-Galo al Sankt-Margreto.



Historio |


La unua dokumenta mencio de la Kastelo Burgdorf (kiel Burtorf) datiĝas el la jaro 1175. La unua mencio de la urbo okazis 61 jarojn poste en la jaro 1236 kiel in oppido Burchtorff. La urbo estis fondaĵo de la Zeringoj. Post la formorto de la Zeringoj la urbo fariĝis posedaĵo de la Kiburgoj. En la jaro 1384 la urbo fariĝis posedaĵo de la urbo Berno. Tio ne plaĉis la la civitanoj de Burgdorf kaj kun la help de la Kiburgoj ili resistis, kio kondukis en la Milito de Burgdorf 1383 kaj 1384 al sieĝo de la urbo fare de Berno. La Kiburgoj devis finfine cedi. Formale Berno aĉetis la urbon por ne veki la impreson de kontraŭjuro akiro de la urbo, kion Kiburgo akceptis pro urĝa monbezono.


En la jaro 1760 en granda inscendio forbruliĝis pli ol 60 domoj.


De 1800 ĝis 1804 en Burgdorf Johann Heinrich Pestalozzi kreis sian instru- kaj edukmetodon kaj skribis sian ĉefverkon Kiel Getrud instruas siajn infanojn [originala titolo Wie Gertrud ihre Kinder lehrt].


En la jaro 1875 estis malfermita la fervojlinio de Soloturno tra Burgdorf al Langnau BE kaj Thun kiel unua plene elektra trajnlinio en Eŭropo.



Esperanto-movado |


En 1909 Jakob Schmid fondis en Burgdorf Esperanto-Grupon kun la helpo de Wilhelm Haase-Meister kaj Ernst Krenger. Tiu aktiveco ĉesis, kiam eksplodis la 1-a mondmilito. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 223)





Vidu ankaŭ |



  • Iama distrikto Burgdorf

  • Aliaj lokoj kun la nomo Burgdorf




  • Kategorio Burgdorf BE en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la urbo Burgdorf

  • Burgdorf en la Historia Leksikono de Svislando






Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto