22-a de septembro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30





































































septembro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di







1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29
30

aranĝo de 2019
tagoj

La 22-a de septembro estas la 265-a tago de la jaro (la 266-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 100 tagoj restas.


Je la 22-a de septembro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 66: Romia imperiestro Nerono formigis Legion


  • 530: Bonifaco la 2-a iĝis papo


  • 967: Venka batalo de pola princo Mjeŝko la 1-a kun saksa grafo Wichmann la 2-a kaj Volinanoj (insulo proksima al Kamień Pomorski)


  • 1236: Malvenko de Livonia Ordeno en la batalo de Šiauliai (Ĵemajtio) - 50-60 kavaliraj ordenanoj morfalis, 2700 neniam revenis


  • 1411: Ordeno de germanaj kavaliroj transdonis Rypin al poloj, kiu revenis al Pollando


  • 1503: Pio la 3-a iĝis papo


  • 1575: Rudolfo la 2-a iĝis reĝo de Ĉeĥio


  • 1692: Oni ekzekutis lastajn personojn el inter 20 kondamnitoj al morto dum ĉasado de la sorĉistinoj en Salem en Nov-Anglio


  • 1761: Georgo la 3-a kroniĝis kun sia edzino kiel reĝo de Britio


  • 1792: Komenco de Franca respublika kalendaro


  • 1804: Jean Jacques Dessalines proklamis sin la unua imperiestro de Haitio


  • 1851: Oni fondis fortikaĵon Des Moines en la usona subŝtato Iovao


  • 1859: Karl Theodor Robert Luther malkovris asteroidon Mnemozino


  • 1862: Usona astronomo Christian Heinrich Friedrich Peters germandevena malkovris asteroidon Eŭridiko kaj samtage de 1878 - Ismene


  • 1862: Usona prezidento Abraham Lincoln anoncis Emancipigan Proklamon nuligantan servutecon en la teritorio de ribelintaj Konfederaciitaj Ŝtatoj de Usono


  • 1866: Milito de la Trilanda Alianco: paragvaja armeo sub komando de diktatoro Francisco Solano López frakasis argentinan-brazilan-urugvajan armeon en batalo de Curupayty (Paragvajo)


  • 1867: En Bogoto fondiĝis Nacia Universitato de Kolombio


  • 1869: Opero La rejna oro, el la ciklo La ringo de la Nibelungo, de Richard Wagner havis sian premieron en Munkeno


  • 1878: Rusa Akademio de Teatraj Artoj fondiĝis en Moskvo


  • 1892: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Devosa


  • 1896: Reĝino Viktoria iĝis – post sia avo - la plej longe reganta brita monarko


  • 1906: En Atlanta, usona subŝtato Georgia, okazis tumulto fone de raso - ne malpli ol 27 personoj pereis


  • 1908: Bulgario proklamis sendependecon (de Otomana Imperio)


  • Unua mondmilito:


    • 1914: Sur Norda Maro germana submarŝipo U-9 sinkigis 3 britajn krozoŝipojn; germana krozoŝipo SMS Emden pripafis britajn instalaĵojn en la barata haveno Madraso


    • 1915: Francoj komencis ofensivon en Ĉampanjo; en Lille germanoj pafekzekutis 5 francajn konspirantojn




  • 1927: Latvio: Pola Teatro komencis agadon en Rigo


  • 1937: Kadre de Ukraina Soveta Socialisma Respubliko kreiĝis Ĥmelnicka provinco, Poltava provinco, Ĵitomira provinco kaj Mikolajeva provinco


  • 1938: Granda uragano en Nov-Anglio (de la 10-a ĝis la 22-a de septembro) mortigis 632-800 personojn


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1939: La 6-a tago de la Soveta invado en Pollandon (pli da eventoj): en Bresto okazis komuna germana-rusa militista parado okaze de transdono de la urbo de la germanaj taĉmentoj al la soveta armeo; Ruĝa Armeo konkeris post du tagoj Grodnon, kie pafekzekutis ĉirkaŭ 300 soldatojn, policanojn kaj civilulojn kune kun brigada generalo Józef Olszyna-Wilczyński (septembre mortfalis 5 polaj generaloj); dum bataloj en la arbaro de Augustów apud Kodziowce retiriĝanta rezervistara regimento de kavalerianoj detruis 22 sovetajn tankojn - la plej granda venka batalo kontraŭ enirantaj taĉmentoj de Ruĝa Armeo; Lvovo kapitulacis - sovetoj, malgraŭ interkonsentitaj kondiĉoj de kapitulaco, arestis polajn oficirojn kaj poste murdis ilin en Katin, prezidento de la urbo estis arestita kaj malliberigata ĝis 1941; komandantoj de soveta armeo informis, ke ĝis tiu ĉi tago oni enprizonigis 120 mil polajn soldatojn; en Złoczów soveta NKVD pafekzekutis nokte de la 21-a/22-a 10 polajn policanojn kaj urboficistojn; en Vilno aperis en belorusa lingvo "Vilenskaja Pravda"


    • Moskvo: komuna germana-soveta komuniko de registaroj pri la demarkacia linio tra Pollando - Lublinio kaj parte varsovia vojevodio restas sovetflanke; Rigo: registaro de Latvio konsideris polan diplomatiejon neekzistanta; nombro de internigitaj en Rumanio polaj soldatoj kaj oficiroj kreskis al 20 845 personoj


    • La 22-a tago de la germana-pola milito: batalo de Łomianki - la lasta batalo kadre de la batalo de Bzura - poloj atakis la 8-an germanan armean korpuson, mortfalis pola brigada generalo gvidanta atakon per bajonetoj Mikołaj Bołtuć, kies edzino ne konsentis germanan honoradon dum la entombigo, kaj diviziaj komandantoj: de infanterio diplomita kolonelo Tadeusz Parafiński kaj de malpeza artilerio majoro Leszek Lubicz-Nycz; Aranĝo T4: la unua el amasa serio da ekzekutoj en Arbaro Szpęgawski apud Starogard Gdański - 88 pacientoj de psika malsanulejo en Kocborów estis murditaj; germana militkrimo apud Sochaczew kontraŭ ĉirkaŭ 50 polaj militkaptitoj, la soldatoj de bataliono de la Nacia Defendo de Bydgoszcz, krome germanaj soldatoj kaj policoj pafmortigis en Pułtusk ĉirkaŭ 80 judojn kaj en 5 aliaj lokoj 58 personojn, en tio ne malpli ol 12 sileziajn ribelintojn de malliberejo en Cieszyn; militkrimo en Urycz (nun en Lviva provinco) kontraŭ 73-100 polaj militkaptitoj, vivbruligitaj en garbejo fare de soldatoj de Wehrmacht kun helpoj de ukrainaj naciistoj; Hitler venis apud Varsovion, kie per lorno rigradis batalojn en antaŭurbo Praga, kie ĉi-tage mortfalis germana generalo barono Werner von Fritsch; la 8-a germana armeo forveturigis rabe al Nazia Germanio ĝis tiu ĉi tago 1269 vagonojn kun diversaj varoj


    • 1940: Al koncentrejo en Aŭŝvico alvenis t.n. la dua transporto de enprizonigitoj de Varsovio; germana operaco de deportado de poloj de la distrikto Żywiecki al Ĝenerala Gubernio komencigis - ilian lokon okupis germanaj setliĝantoj


    • Japana armeo invadis Vjetnamion; Batalo de Anglio: pola Skadro 303 pafalterigis la 100-an germanan aviadilon


    • 1941: Komandantaro de Pola Armeo en Sovetunio anoncis volontulan soldatigon; de Varsovio al Koncentrejo Ravensbrück foriris transporto de 274 virinoj

    • Sensukcesa germana-finna operaco konkeri sovetan havenon Murmansko finiĝis; germanaj regopovoj ordonis krei en Lublin koncentrejon por 50 mil personoj (t.e. Majdanek)


    • 1942: Germanoj pafmortigis ĉirkaŭ 200 judojn de vilaĝo Serokomla (proksime al Łuków); likvido de geto en Częstochowa komenciĝis - helpe de ukrainoj kaj latvoj, sub gvido de kapitano de Ordnungspolizei germanoj deportis 40 mil judojn al koncentrejoTreblinka (malsanulojn, malfortulojn kaj rezistemajn oni pafmortigis surloke)


    • 1943: Gestapo sendis al Koncentrejo Mauthausen-Gusen 139 polojn kaj en Kolonia Małkowska kune kun ĝendarmoj pafmortigis 8 personojn

    • Ses britaj etaj submarŝipoj atakis en norvega fjordo germanajn kirasŝipojn, kie malfunkciigis la plej grandan germanan batalŝipon Tirpitz - ĉiuj britaj ŝipetoj pereis kune kun 9 mortigitoj kaj 6 enprizonigitoj; germana ĝenerala komisaro de Belorusio Wilhelm Kube pereis en atenco en Minsko


    • 1944: Ribelo de Varsovio: soldatoj defendantaj Supran Czerniaków estis ekstreme lacaj, mankis al ili municio, nutraĵo kaj eĉ akvo - komandantoj de taĉmentoj decidis batale trairi al Mezurbo; senfleksebla defendo de Vistul-bordo; plena evakuo ne sukcesis, nur 94 personoj estis transportitaj per boatoj kaj kelkiuj sukcesis per naĝo; soveta aviado kaj artilerio pripafas lokojn defendataj de germanoj - unu stacidomon, aviadilejon kaj citadelon; altrudita de komunistoj kaj uzurpa Pola Komitato de Nacia Liberigo subskribis republikanan pakton kun Litova Soveta Socialisma Respubliko - sekve de tio komunistoj devige deportis polojn de antaŭaj Orientaj Limregionoj

    • Laŭ ordono de Vjaĉeslav Molotov polaj stalinistoj preparas Tezojn por propagando pri la varsovia ribelo, enmanigitaj jam la 25-an de septembro, kie interalie oni konstatis, ke: Popola Gvardio kaj poste Popola Armeo estis ununuraj organizaĵoj, kiuj batalis kontraŭ germanoj, kaj la Ribelo de Varsovio ne estis kaŭzita de la milita devo, sed laŭ intereso de "malprogresaj elementoj"; Ruĝa Armeo konkeris Talinon




  • 1947: En Szklarska Poręba komenciĝis kunsido de 9 komunistaj partioj dum kiu oni voĉdonis ekeston de Informa Buroo de Kominformo kun planata sidejo en Beogrado


  • 1948: Ligo de Arabaj Ŝtatoj unuflanke estigis en Gaza Sektoro palestinan registaron, kun muftio de Jerusalemo fronte, proklamante sendependecon de la araba parto de Palestino


  • 1949: La unua nuklea testo en Sovetunio


  • 1949: Polaj astronomoj de Universitato de Adam Mickiewicz en Poznań malkovris asteroidon Posnanio


  • 1953: Stalinismo: en Pollando finiĝis falsigita de komunistoj proceso kontraŭ episkopo Czesław Kaczmarek, torturata dum 2,5 jaroj kaj kondamnita al 12 jaroj de mallibero


  • 1957: François Duvalier gajnis prezidentan baloton en Haitio iĝante sanga diktatoro


  • 1959: Telefona interligiteco inter Eŭropo kaj Usono ekfunkciis


  • 1960: Post la disiĝo de la Federacio Malio, Malio proklamas sin sendependa


  • 1964: Novjorko: premiero de la muzikalo Violonisto sur la tegmento kun muziko de Jerry Bock


  • 1968: Oni sukcese finis translokigon - sub gvido de pola egiptologo Kazimierz Michałowski - de la templo de Ramseso la 2-a en Abu Simbel


  • 1975: En San Francisko okazis nesukcesinta atenco kontraŭ prezidento de Usono Gerald Ford


  • 1979: Usona spiona satelito observis super la Hinda Oceano ekbrilon devenantan verŝajne de sekreta nuklea testo farita de Israelo aŭ Sud-Afriko


  • 1980: Iraka-irana milito komenciĝis


  • 1981: Francio: unua TGV-trajno ektrafikis itinere de Parizo-Liono


  • 1989: Premiero de la usona televida serio Baywatch


  • 1989: Internacia Paralimpika Komitato fondiĝis


  • 1989: Militista Ĉambro de Supera Tribunalo nuligis kondamnon al mortpuno el 1983 kontraŭ Zdzisław Najder


  • 1989: En Pollando refondiĝis Sendependa Asocio de Studentoj, malfondita dum la milita stato en Pollando - ekvivalento de Solidareco


  • 1993: Abĥazaj ribelantoj pafalterigis grundiĝantan en Suĥumo kartvelan aviadilon Tu-154B - 106 personoj pereis


  • 1997: La plej granda rusa financa piramido MMM bankrotis - oni transprenis 1,5 mld da dolaroj


  • 1997: Pollando: Ĝenerala Armea Prokurejo senkulpigas kolonelon Ryszard Kukliński, kiu malkaŝis agresajn planojn de Ruĝa Armeo kontraŭ Eŭropo


  • 1999: En Rjazan estis okaziĝonta la kvina (malebligita) el la serio de bombaj atencoj kontraŭ loĝejoj en Rusio


  • 2006: Hassan Nasrallah, gvidanto de la Hizbulaho, proklamis "Dian Venkon" kontraŭ Israelo en la Dua Libana Milito


  • 2010: 12 personoj pereis kaj pli ol 70 vundiĝis en bomba atenco en irana urbo Mehabad, farita dum defilado en la 30-a datreveno de la eksplodo de iraka-irana milito


  • 2013: En bomba atenco de sinmortiginto kontraŭ katolika preĝejo en pakistana Peŝavaro 85 personoj pereis kaj 145 vundiĝis


  • 2013: Koalicio Kristandemokrata Unio de Germanio kaj Kristan-Sociala Unio en Bavario sub gvido de kanceliero Angela Merkel gajnis parlamentan baloton en Germanio


  • 2014: Prezidento de Pollando Bronisław Komorowski funkciigis registaron de Ewa Kopacz


  • 2015: Usona federacia juĝejo verdiktis, ke aŭtorrajto de Warner/Chappell Music al la teksto de la plej populara anglalingva kanto Happy Birthday to You malvalidas



Naskiĝoj |




  • 1515: Anna de Kleve, kvara edzino de Henriko la 8-a (Anglio) (m. 1557)


  • 1552: Bazilo la 4-a Ŝujskij, caro de Rusio, la lasta el Rjurik dinastio (m. 1612)


  • 1593: Matthäus Merian, svisa-germana grafikisto kaj eldonisto (m. 1650)


  • 1601: Anna de Aŭstrio, reĝino de Francio, reĝino de Ludoviko la 13-a (m. 1666)


  • 1701: Anna Magdalena Bach, la dua edzino de Johann Sebastian Bach (m. 1760)


  • 1741: Peter Simon Pallas, germana zoologo kaj botanikisto (m. 1811)


  • 1765: Paolo Ruffini, itala kuracisto kaj matematikisto, okupiĝinta pri polinomoj (m. 1822)


  • 1767: José Maurício Nunes Garcia, brazila klasika komponisto (m. 1830)


  • 1791: Michael Faraday, brita fizikisto kontribuinta al elektromagnetismo, fundamento de elektrokemio, inventinto de la Bunsen-bruligilo kaj konata de la leĝo de Faraday (m. 1867)


  • 1829: Maurice Joly, franca advokato kaj ĵurnalisto, konata de la Protokoloj de cionaj saĝuloj (m. 1879)


  • 1859: Sámuel Prepelitzay, hungara advokato, teatromecenato (n. 1790)


  • 1863: Alexandre Yersin, franca kuracisto kaj bakteriologo svisdevena (m. 1943)


  • 1863: Ferenc Herczeg, hungara verkisto kaj ĵurnalisto, membro de Societo Kisfaludy kaj Hungara Scienca Akademio (m. 1954)


  • 1867: Márton Balázs, hungara instruisto, etnografo (m. 1948)


  • 1868: Péter Király, hungara verkisto publikiginta en "Brassói Lapok" (m. 1933)


  • 1875: Mikalojus Konstantinas Čiurlionis, litova komponisto, pentristo kaj grafikisto parolanta pole, influinta la arton de Litovio (m. 1911)


  • 1876: André Tardieu, ĉefministro de Francio, kundifinanta landlimojn de poa ŝtato (m. 1945)


  • 1885: Erich von Stroheim, aŭstri-usona reĝisoro, aktoro kaj produktoro, filma stelulo de muta filmo (m. 1957)


  • 1885: Marcell Benedek, hungara verkisto, tradukisto (m. 1969)


  • 1891: Hans Albers, germana aktoro kaj kantisto (m. 1960)


  • 1891: Gyula Várhelyi, rumania hungara historiisto, publicisto (m. 1935)


  • 1893: Hans Leip, germana verkisto, konata de la kanto Lili Marleen (m. 1983)


  • 1896: Elisabeth Selbert, germana juristino kaj politikistino (m. 1986)


  • 1896: Zdeněk Štěpánek, ĉeĥa aktoro, reĝisoro kaj dramisto (m. 1968)


  • 1907: Irén Orosz, rumania hungara ĵurnalistino, verkistino (m. 2001)


  • 1910: György Faludy, hungara poeto, verkisto, tradukisto (m. 2006)


  • 1918: Hans Scholl, germana rezistanto kontraŭ naziismo, membro de Blanka Rozo, ekzekutita (m. 1943)


  • 1918: Henryk Szeryng, pola violonisto juddevena, poligloto (m. 1988)


  • 1922: Chen Ning Yang, usona Nobel-premiita fizikisto ĉindevena, esploranta malfortajn nukleajn fortojn inter elementaj partikloj


  • 1927: Bogusław Wolniewicz, pola filozofo kaj logikisto, kreinto de la ontologio de situacio, tradukinto kaj komentisto de Ludwig Wittgenstein, instristo de Zbigniew Musiał, kritikisto de psikanalizo de Sigmund Freud, marksismo kaj fundamentismo, preleganto en Radio Maryja (m. 2017)


  • 1928: József Székely, rumania hungara esploristo pri ĝardenkulturo


  • 1932: Algirdas Brazauskas, prezidento de Litovio (m. 2010)


  • 1938: Dean Reed, usona kantisto en Sovetio (m. 1986)


  • 1942: Karl Heinz Schaeffer, germana apotekato kaj prezidanto de Esperanto-Grupo Alena


  • 1943: Aladár Szilágyi, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro


  • 1944: Márta Jakobovits, rumania hungara ceramikistino, edzino de Miklós Jakobovits


  • 1958: Andrea Bocelli, itala opera kantisto


  • 1962: Nándor Bárdi, hungara historiisto, kunlaboranto de Mez-Eŭropa Instituto


  • 1965: János Bing, hungara vinkomercisto, artaĵkolektisto kaj aktoro (n. 1883)


  • 1967: Erzsébet B. Fülöp, rumania hungara aktorino


  • 1970: Barbara Albert, aŭstra verkistino kaj reĝisorino


  • 1977: Géza Asztalos, hungara aktoro


  • 1977: Erwin Gáll, rumania hungara arkeologo


  • 1979: Roberto Saviano, itala verkisto kaj ĵurnalisto


  • 1987: Orsolya Láng, rumania hungara poetino, fotistino



Mortoj |




  • 530: Felikso la 4-a, katolika papo, sankta


  • 1253: Venceslao la 1-a, reĝo de Ĉeĥio el dinastio Prĵemislidoj (n. 1205)


  • 1457: Petro la 2-a, duko de Bretonio (n. 1418)


  • 1482: Filiberto la 1-a de Savojo, duko de Savojo kaj Piemonto (n. 1465)


  • 1520: Selim la 1-a, sultano de Otomana Imperio, konkeristo (n. 1470)


  • 1539: Guru Nanak, fondinto kaj guruo de sikismo (n. 1469)


  • 1554: Francisko Vázquez de Coronado, hispana konkeranto, malkovrinto de Nov-Meksikio, Arizono, Koloradio kaj Kansaso (n. 1510)


  • 1566: Johannes Agricola, germana humanisto kaj protestanta reformisto komencinta disputon pri antinomismo (n. 1494)


  • 1752: Péter Apor, hungara magnato kaj historiisto (n. 1676)


  • 1768: Inocențiu Micu-Klein, episkopo de rumana grek-katolika eklezio, iniciatinto de la movado skolo de Transilvanio, reprezentanto de la rumana nacia renaskiĝo (n. 1692)


  • 1774: Klemento la 14-a, papo, franciskano, teologo, provanta kontraŭstari al la unua dispartigo de Pollando (n. 1705)


  • 1776: Nathan Hale, usona kapitano de la Kontinenta Armeo dum Usona Revolucio, la unua spiono kaj nacia heroo (n. 1755)


  • 1814: August Wilhelm Iffland, germana aktoro kaj dramisto (n. 1759)


  • 1826: Johann Peter Hebel, germana verkisto kreanta en alemana lingvo, parlamentano (n. 1960)


  • 1828: Ŝaka, tribestro kaj ŝtatestro de zuluoj, unuigintoj de la triboj, murdita (naskiĝis ĉirkaŭ 1787)


  • 1837: William George Horner, brita matematikisto patentiginta zootropon (n. 1786)


  • 1848: James Dunlop, aŭstralia astronomo, esplorinto de duoblaj steloj, eltrovinto de la radiogalaksio NGC 5128 (n. 1793)


  • 1893: Mózes Berde, hungara advokato kaj politikisto (n. 1815)


  • 1902: József Bokor, hungara aktoro, patro de József Bokor (komponisto) (n. 1838)


  • 1906: Oscar Levertin, sveda simbolisma verkisto, profesoro (n. 1862)


  • 1912: Győző Gyárfás, hungara inĝeniero pri ŝosekonstruado (n. 1855)


  • 1914: Alain-Fournier, franca verkisto, kies romanon esperantigis Roger Bernard (n. 1886)


  • 1921: Ivan Vazov, bulgara verkisto, historiisto, politikisto, prapatro de la bulgara literaturo (n. 1850)


  • 1938: Tamás Emőd, hungara poeto, ĵurnalisto, verkisto (n. 1888)


  • 1949: Sam Wood, usona filmreĝisoro, konata de la filmo Por kiu la sonorilo sonas (n. 1883)


  • 1969: Aleksandras Stulginskis, dufoja prezidento de Litovio, kunfondinto de la litova kristana demokratio (n. 1885)


  • 1970: Janko Alexy, slovaka eldonisto, pentristo kaj verkisto (n. 1894)


  • 1976: Nazarena Caruana, malta esperantisto, kunfondinto de Malta Esperanto-Societo, tradukisto (n. 1935)


  • 1985: Axel Springer, germana eldonisto kaj ĵurnalisto, fondinto de eldona konzerno (n. 1912)


  • 1988: Rezső Sugár, hungara komponisto kaj profesoro (n. 1919)


  • 1989: Irving Berlin, usona komponisto juddevena, aŭtoro de preskaŭ 500 kantoj, krome filmoj kaj spektakloj por Broadway (n. 1888)


  • 1989: István Lakatos, rumania hungara muzikhistoriisto (n. 1895)


  • 1990: Gizella B. Fejér, rumania hungara tradukistino (n. 1922)


  • 2003: Armand Pien, belga televida veterprognostisto (n. 1920)


  • 2007: Marcel Marceau, franca aktoro konsiderata la plej eminenta reprezentanto de pantomimo (n. 1923)


  • 2013: Álvaro Mutis, kolombia poeto, romanisto kaj eseisto (n. 1923)



Specialaj tagoj kaj festoj |



  • Monda Tago sen Aŭtomobilo


  • Nacia tago en Malio: proklamo de la sendependeco (1960)



Tagoj de semajno |


La 22-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Lundo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Mardo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Merkredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Vendredo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Sabato en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096.




  • 22-a de septembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 22-a de septembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto