Radiko (lingvo)
Radiko en lingviko estas la parto de la vorto senkalkulinte la finaĵon, ekzemple en la vorto ĉevalo la radiko estus ĉeval- kaj la finaĵo -o.
Etimo, aŭ vortodeveno, estas studobjekto de etimologio, nome pli fruaj aŭ alilingvaj formoj de vorto aŭ radiko. Ekzemple, la etimo de la vorto ĉevalo estas la Franca vorto cheval, kies etimo siavice estas la Latina caballus.
Disvolvigo |
La radikoj estas la elementoj kiuj ne estas afiksoj, finaĵo, aŭ primitiva vorto.
Disdividiĝas en:
- Ekstersistemaj radikoj
Normalaj radikoj (ĉiam finaĵbezonaj)
Christian Rivière, en sia eseo Vortfarado kaj radikfarado,[1] eliras el la diferenco inter vorto kiel "radiko (radikalo) kun finaĵo" kaj radiko kiel "iu ajn eblo de vorto sen finaĵo". Li uzas matematikajn operaciojn aŭ formulojn por distingi inter la diversaj kombinebloj, ĉefe por distingi kunmetadon disde kungluadon. Aliaj studataj konceptoj estas supervortoj, radikkategorioj, reguloj en la ordo de vorteroj ktp. Praktike temas pri revizio de la ĝenerala studo de la Plena Analiza Gramatiko.
En etimologio, radiko estas la kerna formo de vorto, kutime en naciaj lingvoj en formo de pratempa atesto aŭ rekonstruo. Radikaj formoj havas gravecon por dedukti la lingvan strukturon de lingvaj familioj, kiel la Semitaj kaj Dravidaj lingvoj.
↑ Christian Rivière, Vortfarado kaj radikfarado, en Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 67-94.