Gyula Wälder (arkitekto)






Gyula Wälder





Impona loĝdomo de Gyula Wälder en Budapeŝto


Gyula Wälder [djula velder], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Wälder Gyula estis hungara arkitekto, profesoro, membro (korespondanta en 1935) de Hungara Scienca Akademio.


Gyula Wälder [1] naskiĝis la 25-an de februaro 1884 en Szombathely. Li mortis la 10-an de junio 1944 en Budapeŝto.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Elektitaj planoj


  • 3 Memorigiloj


  • 4 Fontoj





Biografio |


Gyula Wälder frekventis universitatojn en Budapeŝto kaj Vieno. Post la diplomo en 1905 li studvojaĝis al Italio kaj Habsburga Imperio, kie li okupiĝis precipe pri la baroko. En la sekva jaro li ekinstruis en la teknikuniversitato en Budapeŝto, krome li havis propran arkitektan firmaon. Liaj planitaj konstruaĵoj estas troveblaj en la tuta Hungara reĝlando. Li ricevis premiojn en 1929 kaj 1930.




Barokeca loĝdomo en Kolonio Wekerle



Elektitaj planoj |



  • 1910–12: Budapeŝto, parto de Kolonio Wekerle

  • 1911: Pozsony, muzeo kaj biblioteko

  • 1914: Balassagyarmat, muzeo

  • 1925–26: Budapeŝto, novbaroka domo de la ĉefurba trafika entrepreno

  • 1926–27: Miskolc, muzika palaco kaj poŝtejo

  • 1926–1927: Sofio, hungara ambasadorejo

  • 1928–29: Budapeŝto, novbaroka vilao de Gyula Wälder Gyula

  • 1935: Budapeŝto, Vico de loĝdomoj (prezentita sur la foto)


  • Kisvárda, gimnazio



Memorigiloj |


  • memortabulo en sia naskiĝdomo de 1970


Fontoj |



  • hungarlingva biografio

  • hungarlingva biografio




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto