Peugeot









































Peugeot



Peugeot.svg

Jura formo
parto de konzerno PSA Peugeot Citroën

Fondita

1810 (aŭtomobiloj ekde 1912)

Sidejo

Parizo

Estr(ar)o
Vincent Rambaud

Dungitoj
201 690 (fine de la jaro 20oi)

Spezosumo
48 817 milionoj da Eŭroj en la komerca jaro 2009

Agokampo
aŭtomobila industrio

TTT
www.peugeot.com







v  d  r


Information icon.svg



Peugeot [pøˈʒo] estas tradicia franca entrepreno, konata unuavice kiel aŭtomobila firmao, sed industrie produktanta ankaŭ motorciklojn, biciklojn, diversajn dommastrumajn maŝinojn kaj spicomuelilojn. La leonan emblemon en dumtempe iom modernigita formo la entrepreno jam havas ekde la jaro 1858. Jure temas pri parto de la konzerno PSA Peugeot Citroën. Ĉefa sidejo de la firmao estas la urbo Parizo en Francio.


La baza kaj historia unua aŭtomobila fabrikejo estas en Sochaux. Pliaj fabrikejoj en Francio estas Aulnay-sous-Bois, Mulhouse, Poissy kaj Rennes. Ekster Francio la kompanio havas produktejojn en Portugalio (Mangualde), Hispanio (Madrido kaj Vigo), Slovakio (Trnava), Ĉeĥio (Kolín) kaj en Argentino (El Palomar proksime de Bonaero kaj kune kun FIAT Kordobo).


La en 1979 de la firmao Chrysler Britio transprenita brita produktejo en Ryton-on-Dunsmore, kie ekde la jaro 1998 konstruiĝis la tipo Peugeot 206, estis fermita fine de la jaro 2006 kaj la produktado de la daŭriga tipo 207 ŝovata al Trnava (Slovakio).





la aŭta modelo Peugeot 407, vendata ekde 2005





la motorcikla modelo Peugeot Satelis 125 Compressor





Vidu ankaŭ |



  • modelo Peugeot 104

  • modelo Peugeot 106

  • modelo Peugeot 107

  • modelo Peugeot 108

  • modelo Peugeot 203

  • modelo Peugeot 204

  • modelo Peugeot 206

  • modelo Peugeot 304

  • modelo Peugeot 307

  • modelo Peugeot 403

  • modelo Peugeot 404












Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51