Sinkopo (muziko)




En muziko, sinkopo (el greka συγχοπὴ (συνκοπὴ), laŭvorte "forhakigo", "malpligrandigo") estas ŝovo de la ritma akcento for de la forta pulso de la takto en la malfortan pulson. Alivorte ĝi estas malkoincido de la ritma akcento kaj mezura akcento.


Sinkopo estas grava elemento de iuj muzikaj stiloj, inter ili bluso, ĵazo, iuj specoj de rok-muziko kaj la derivitaj stiloj.


En nota skribo super la sinkopitaj notoj oni desegnas la signon ">".



Eksteraj ligiloj |



  • Sinkopo

  • Kio estas sinkopo




Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51