Carl Gustav Jung























































Carl Gustav Jung

CGJung.jpg
Personaj informoj

Naskonomo

Carl Gustav Jung

Naskiĝo

26-an de julio 1875 (1875-07-26)
en Kesswil

Morto

6-an de junio 1961 (1961-06-06) (85-jara)
en Küsnacht

Kaŭzo de morto

malsano

Tombo

Küsnacht

Ŝtataneco

Svislando

Alma mater

Universitato de Bazelo

Profesio
psikoterapiisto, psikologo, psikiatro, filozofo, aŭtobiografo, eseisto, verkisto de nefikcio, mythographer, psikoanalizisto

Lingvoj

germana lingvo
Familianoj

Edz(in)o

Emma Jung



Parencoj
Franz Riklin
Karl Gustav Jung







v  d  r


Information icon.svg





Carl Gustav Jung


Carl Gustav JUNG (naskiĝis la 26-an de julio 1875 en Kesswil en Svislando, mortis la 6-an de junio 1961 en Küsnacht, Svislando), estis svisa psikologo kaj la fondinto de la analiza psikologio.


C.G. Jung naskiĝis kiel filo de Johann Paul Jung, protestanta pastoro de la reformita eklezio kaj de Emile Preiswerk, instruata virino[Kontrolenda lingvaĵo] kiu instigis lin legi "Faŭsto" de Goethe dum sia adoleskeco. Li pasigis kamparecan infanaĝon, en kontakto kun la naturo kaj inter libroj de la malsonora[Kontrolenda lingvaĵo] biblioteko de sia patro, kie li legis tekstojn de filozofio kaj teologio.


Ek de 1895 li studis medicinon en la universitato de Bazelo. Li ekkonis verkojn de Kant kaj Goethe kaj poste Schopenhauer kaj Nietzsche, kiuj instigis lin signifike dum lia teoria psikologa kreado.


Fininte la studadon al kuracisto, Jung eniris psikiatrion. 1900 li eklaboris kiel helpanto de profesoro Eugen Bleuler en la Universitata Psikiatria Hospitalo de Zuriĥo, populare nomata la "Burghölzli", kaj tie li ekinteresiĝis pri skizofrenio.


La kuntakto kun la libraro de Freud okazis per la libro "La interpretado de sonĝoj", kiu atingis lin profunde. Jung skribis al Freud, tiel ekigante kunvenon de la du plej gravaj lernantoj pri la malkonscio, amikece, ŝercante, forte.


Jung estis unu el la plej influhavaj personoj de la psikanalizo, verkis abundan teorion pri la malkonsciaj fenomenoj de la homa psiko. Lia heredaĵo formas propran skolon psikanalizan sub la etikedo "Analiza Psikologio". Diference al la individua psikanalizo de Sigmund Freud li koncentriĝis al grupaj aŭ eĉ speciaj fenomenoj psikaj. Tri el liaj esplorkampoj estis la simbolologio de religiaj fenomenoj, artoj kaj skizofrenio.


En 1912 Jung en sia libro "Wandlungen und Symbole der Libido" ("Ŝanĝiĝoj kaj simboloj de libido") kritikis la libido-teorion de Freud; tio ne nur fake, sed ankaŭ persone disigis la du.


Rilate religion, G. Jung montris ĉiam grandan respekton pri kaj religiaj konvinkoj de siaj pacientoj: la terapia medio por li rezultis pli ampleksa ol la scienca teorio. Koncerne tion, tamen, restas, laŭ kristanaj teologoj, baza problemo: ĉu en lia teorio eblas distingo reala inter la homo kaj Dio, aŭ ĉu tiu lasta reduktiĝas al produktaĵo de la psiko. Restas ankaŭ, laŭ tiuj teologoj, neceso klarigi ĉu por li eblas historia dia revelacio, nereduktebla al la subjekto kaj al la pripsika analizo: Jung ne ŝajnas akcepti historia fakto la resurekton de Kristo kaj ankaŭ la nocio pri peko ne ŝajnas nete distanciĝi el malordo kaj devio aŭ psika disrabiĝo. (Giovanni Cucchi e Andrea Monda, L'arazzo rovesciato. L'egnima del male, Cittadella, 2010).



Vidu ankaŭ |



  • Animao/animuso

  • Arketipo

  • Komplekso

  • Kolektiva malkonscio

  • Konscio

  • Masko


kaj ankaŭ:


  • Alfred Adler


Originala terminaro de C. G. Jung - propono al norma traduko |



  • Amplification – plilarĝigo

  • Anima/Animus – animao kaj animuso

  • Archetype – arketipo (aŭ: pratipo)

  • Association – asocio (laŭ NPIV difino 2)

  • Besessenheit – obsedo

  • Bewußtsein – konscio

  • Empfinden – sento

  • Erfahrung – travivaĵo

  • Extraversion - ekstraversio (ne malofte oni pro analogio al "introversio" trovas la eraran formon "ekstroversio")

  • Individuation – individuiĝo

  • Initial-Imagination – inicialimagoj

  • Introversion – introversio

  • Intuition – intui

  • Irrational – malracia (aŭ: neracia)

  • Collective Unconscious – la kolektiva (aŭ: komuna) malkonscio

  • Complex – komplekso

  • Objekt-Stufe – objekta perspektivo

  • Persona – masko (?)

  • Projection – projekciado

  • Psyche – psiko

  • Rational – racia

  • Subjekt-Stufe – subjekta perspektivo

  • Synchronizität – sinkronismo (aŭ: kuntempeco)

  • Unbewußt – malkonscia (aŭ: senkonscia)

  • Verdrängung – elkonsciigo (resp. elkonsciiĝo)



Eksteraj ligiloj |




  • video-intervjuo de li, du jarojn antaŭ lia morto france

  • http://www.cgjungpage.org


  • http://www.rubedo.psc.br portugale


  • http://www.jungianstudies.org angle


  • http://www.cgjung.net france




  • Carl Gustav Jung en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Carl Gustav Jung en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Carl Gustav Jung en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)

















Popular posts from this blog

Last logged in always never, not logging

Colouring column values based on a specific condition. How could I do this?

Iĥnotaksono