Distrikto Dahme-Spreewald
blazono | mapo |
---|---|
Bazaj datumoj | |
Federacia lando: | Brandenburgio |
Administra urbo: | Lübben (Spreewald) |
Areo: | 2 261 km² |
Loĝantoj: | 164 528 (fine de decembro 2015) |
Loĝdenso: | 71 po km² |
Aŭtokodo: | LDS |
Municipokodo: | 12061 |
Komunumoj: | 37 |
Situo ene de Brandenburgio | |
La distrikto Dahme-Spreewald (germane: Landkreis) situas en la suda mezo de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. La urbo Lübben (Spreewald) estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2261,01 km² fine de decembro 2015 loĝis 164 528 homoj; do meznombre 71 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la Distrikto Dahme-Spreewald estas signita per 2.
Najbaraj distriktoj estas oriente Oder-Spree, sude Spree-Neiße, Oberspreewald-Lausitz, Elbe-Elster kaj okcidente Teltow-Fläming. En la nordo la distrikto limas al Berlino. En malsuprasoraba, do nord-soraba, lingvo la distrikto nomiĝas Wokrejs Damna-Błota.
Enhavo
1 Urbaj kaj neurbaj komunumoj
2 Vidu ankaŭ
3 Eksteraj ligiloj
4 Referencoj
Urbaj kaj neurbaj komunumoj |
Post administra reformo de la jaro 2003, kiu reduktis la nombron de memstaraj komunumoj, la distrikto ankoraŭ konsistas el 37 komunumoj, el kiuj 8 havas urbajn rajtojn. Laŭ oficiala komunikaĵo de 2008 tri komunumoj oficiale estas dulingvaj - en ili samrajte oficialas la germana kaj malsuprasoraba lingvoj.[1]
(inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2015)[2]
Urboj
¹ Urboj sen membreco en komunumaro
Golßen ¹ (2 567)
Königs Wusterhausen (35 765)
Lieberose ¹ (1 379)
Lübben (Spreewald) (13 824)
Luckau (9 533)
Märkisch Buchholz ¹ (773)
Mittenwalde (8 898)
Teupitz ¹ (1 813)
Wildau (9 978)
Neurbaj komunumoj sen membreco en komunumaro
Bestensee (7 367)
Eichwalde (6 426)
Heideblick (3 666)
Heidesee (6 889)
Märkische Heide (3 954)
Schönefeld (14 190)
Schulzendorf (7 872)
Zeuthen (11 106)
Komunumaroj kaj membraj komunumoj
(administra centro *)
1. Lieberose/Oberspreewald
2. Schenkenländchen (8 737)
| 3. Unterspreewald (9 078)
|
La 1-an de januaro 2013 la antaŭaj komunumaroj Amt Golßener Land kaj Amt Unterspreewald fuziis al nova komunumaro Amt Unterspreewald.
Vidu ankaŭ |
- Spree
Spree-arbaro (Spreewald)
Eksteraj ligiloj |
- oficialaj retpaĝoj de la distrikto, germanlingvaj
Referencoj |
↑ Amtsblatt für Brandenburg ("oficiala periodaĵo por Brandenburgio"), 19-a jarkolekto, n-ro 19 de la 14-a de majo 2008, paĝoj 1234 ĝis 1236 germane
↑ fonto: landa statistika oficejo, germane
|
|