Distrikto Teltow-Fläming
blazono mapo Bazaj datumoj Federacia lando: Brandenburgio Administra urbo: Luckenwalde Areo: 2 092 km² Loĝantoj: 163 553 (fine de decembro 2015) Loĝdenso: 76 po km² Aŭtokodo: TF Municipokodo: 12072 Komunumoj: 16 Situo ene de Brandenburgio La distrikto Teltow-Fläming (germane: Landkreis ) situas en la sudo de la federacia lando Brandenburgio de Germanio. Sian nomon ĝi havas de la urbo Teltow en la nordo de la distrikto, kiu estas la plej granda loĝloko de la teritorio, kaj de la sabla altejo kaj historia regiono Fläming, al kiu apartenas la suda parto de la distrikto. La urbo Luckenwalde estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 2 092,03 kvadrataj kilometroj fine de decembro 2015 loĝis 163 553 homoj; do meznombre 76 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Brandenburgio la koncerna nombro estas 87, en Germanio 231. La nuna distrikto ekestis en decembro 1993, kiam kuniĝis la ĝistiamaj distriktoj Jüte...