Homokmégy
Homokmégy (homokmEdj) estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kalocsa. Homok signifas sablo.
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Historio
3 Famuloj
4 Ĝemelkomunumo
Bazaj informoj |
Areo: 13 km²
Loĝantaro: 350
Poŝtkodo: 6342
Telefonprefikso: 78
Homokmégy situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo.
Historio |
La unua mencio devenis el 1198. La turkoj faris senhoma la regionon. Poste la kampoj apartenis al Kalocsa. Formiĝis senfina vico da farmoj. En 1898 fondiĝis Homokmégy el la foraj farmoj. El la vilaĝo disiĝis Öregcsertő kaj iĝis memstara vilaĝo en 1915. El Homokmégy disiĝis ankaŭ Kiscsertő (kiŝĉertO) (=malgranda Csertő) en 1922 kaj aliĝis al Öregcsertő.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, kuracejo, dentokuracejo, apoteko.
Famuloj |
- En Homokmégy naskiĝis:
trumpetisto György Geiger
historiisto Ignác Romsics.
Ĝemelkomunumo |
Székelyvarság, Rumanio