Ŝario
Parto de serio Islamo |
Kredo kaj praktikoj |
Unueco de Dio |
Ĉefaj personecoj |
Mohamedo |
Tekstoj kaj leĝoj |
Korano • Sunao • Ŝario |
Branĉoj de islamo |
Sunaismo |
Sociopolitikaj aspektoj |
Arto • Arkitekturo |
Vidu ankaŭ |
Vortareto de islamaj nocioj |
La Ŝario (arabe الشريعة ŝari'a) estas kolekto de sanktaj tekstoj, kiuj reprezentas la kondutregularon kaj religian juron de islamo. La ŝario devenas de la Korano kaj de la islama tradicio. Popolo en multaj landoj rigardas ŝarion kiel
sanigo kontraŭ la diboĉaj registaroj en siaj landoj, kiuj ŝajne fidas en modernismo, ne islamo.
La uzado de Ŝario en la diversaj landoj:
Ŝario sen la rolo en religia juro-sistemo
Ŝario aplikita en la civila juro
Ŝario plen-aplikita en la krima juro
Regionalaj variantoj de la aplikado de Ŝario
Kelkaj islamaj regnoj aplikas ŝarion nur pri civila juro, ekzemple pri geedziĝo kaj divorco. Aliaj ankaŭ pri krima juro. Nordaj federacieroj de Niĝerio adoptis version de ŝario por krima kodo. La konfliktoj pri homaj rajtoj, kiel intencita ŝtonumo de geadultintoj, levas diskutegon en la lando kaj internaciajn protestojn.
Tuta efiko de ŝario estas unu el la celoj de islamismo.
Ŝario naskiĝis en la araba imperio kaj permesas la fortranĉon de mano de ŝtelisto, malpermesas uzuron, malpermesas forlasi sian islaman religion (kazo de apostato), mortpunas adulton, punas gravedecon ekstere de geedzeco, kaj dum poligamio estas permesata, poliandrio ne estas.
La atesto de la kunuloj de Muhammad, kiel ĝi estis paŝata tra ĉenoj de fidindaj rakontistoj (isnad), estis la bazo de disvolviĝinta islama tradicio. El la tradicioj (hadito) de la vivo de Muhammad kaj de liaj kunuloj eliras la islama vivmaniero (sunao), la kondutregularo (ŝario) kiun ĝi postulas kaj la jurfilozofio (fikho) laŭ kiu islamaj komunumoj estu regulataj.
Islamaj ŝtatoj (malhel-verde), ŝtatoj kie Islamo estas la oficiala religio (hel-verde), laikaj ŝtatoj (blue) kaj aliaj (oranĝe), inter la landoj kun la islamana majoritato (plimulto).
Laŭ la maroka filozofo Ali Benmakhlouf, ŝario en la origino ne estis fiksita kodo. Ĝi estas spirita fonto orientita per etiko por limigi misuzon de politika povo. En la artikolo "Kio ne estas ŝario" li ekzamenas kiel ŝario transformiĝis al leĝo[1].
Vidu ankaŭ |
Islamaj terminoj
Islama ŝtato
Eksteraj ligiloj |
france Jura tabelo de Korano, de Sami A. Aldeeb Abu-Sahlieh.
angle Retadreso de UNAA pri ŝario en muzulmanaj landoj – Unuiĝintaj Nacioj.
Referencoj |
↑ (esperanto) Ali Benmakhlouf, Kio ŝario ne estas, Unesko-kuriero, aprilo-junio 2017, p. 48