Octave Mirbeau


















Octave Mirbeau

Octave Mirbeau.jpg
Octave Mirbeau, franca verkisto

Naskiĝo
la 16-an de februaro 1848
en Trévières, Francio

Morto
la 16-an de februaro 1917
en Parizo, Francio







v  d  r


Information icon.svg



Octave MIRBEAU (naskiĝis la 16-an de februaro 1848 en Trévières, mortis la 16-an de februaro 1917 en Parizo) estis franca verkisto, ĵurnalisto, artkritikisto, polemikisto, romanisto kaj dramverkisto.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Octave Mirbeau pri la bezono de internacia lingvo


  • 3 Verkoj


    • 3.1 Romanoj


    • 3.2 Noveloj


    • 3.3 Nefikcio


    • 3.4 Teatraĵoj




  • 4 En Esperanto aperis


  • 5 Eksteraj ligiloj





Biografio |


Mirbeau naskiĝis en Trévières (Calvados), la 16-an de februaro 1848.


Estis aŭtoro de fabeloj (Lettres de ma chaumière, 1885) kaj romanoj (L’Abbé Jules, 1888), liaj plej ŝatataj temoj estis la vivo de la normandaj kamparanoj. Liaj plej famaj romanoj estas Le Jardin des supplices (1899) kaj Le Journal d'une femme de chambre (1900). En 1903, komedio Les affaires sont les affaires (La negocoj estas la negocoj) , lia ĉefverko, faras skandalon.


En la jaro 1903 li fariĝis membro de la Académie Goncourt.


Al lia amikaro apartenis verkistoj kiaj Edmond de Goncourt, Guy de Maupassant, Stéphane Mallarmé kaj Émile Zola, pentristoj kiaj Claude Monet kaj Camille Pissarro, skulptisto kiaj Auguste Rodin kaj Aristide Maillol.


Mirbeau estas konata pro sia engaĝiĝo flanke de la maldekstrularo, dum la "bela epoko". Ties literatura verko, tre originala, estis markita de la anarkiismo kaj atakata de la kritikoj. Li politike aktivis kaj batalis por liberaliĝo de la socio kaj por Alfred Dreyfus, en la Dreyfus-afero.


Mirbeau mortis en Parizo la 16-an de februaro 1917.


Li estis influata de Jules Barbey d'Aurevilly, Edgar Poe, Lev Tolstoj kaj Fjodor Dostojevskij, kaj influis verkistojn kiel Léon Werth, Louis-Ferdinand Céline, Eugène Ionesco kaj Jean-Paul Sartre.



Octave Mirbeau pri la bezono de internacia lingvo |


« La civilizacio ne faros grandan paŝon tiel longe, kiel la popoloj havos por sia uzo lingvojn diversajn kaj malamikajn, pro kio ili ne interkompreniĝas, unu restas kontraŭe fremda kontraŭ la alia. ... tio daŭros tiel longe, ĝis sur la surfaco de la tero estos unu lingvo. »
El Paris-Espéranto, oktobro 1911 (citita en Pri internacia lingvo dum jarcentoj, Isaj Dratwer, Tel-Avivo. Memeldono. 1977).



Verkoj |



Romanoj |




Georges Jeanniot, Le Calvaire (1901)




  • Le Calvaire (1886).


  • L'Abbé Jules (1888).


  • Sébastien Roch (1890).


  • Dans le ciel (1892-1893).


  • Le Jardin des supplices (La Ĝardeno de la torturoj) (1899).


  • Le Journal d'une femme de chambre (Taglibro de ĉambristino) (1900).


  • Les 21 jours d'un neurasthénique (1901).


  • La 628-E8 (1907).


  • Dingo (1913).


  • Un gentilhomme (1920).



Noveloj |




  • Lettres de ma chaumière (1885).


  • Contes cruels (1990).



Nefikcio |




  • L'Affaire Dreyfus (1991).


  • Lettres de l'Inde (1991).


  • Combats esthétiques (1993).


  • Combats littéraires (2006).


  • Correspondance générale (2003-2005-2009).


  • La Grève des électeurs (1902).



Teatraĵoj |





Ili estis frenezaj




  • Les Mauvais Bergers, dramo (1897).


  • Les affaires sont les affaires (Amikeco aparte, afero aparte), komedio (1903).


  • Farces et moralités, komedioj (1904).


  • Le Foyer, komedio (1908).



En Esperanto aperis |



  • Ili estis frenezaj (1905).


Eksteraj ligiloj |




  • Société Octave Mirbeau (Asocio de la amatoroj de Mirbeau).


  • Octave Mirbeau (en lingvoj fr, en, it, es, de, pt, ru, hu, pl, ru).

  • Yannick Lemarié - Pierre Michel, Dictionnaire Octave Mirbeau (en lingvoj fr).


  • « Esperanto », Dictionnaire Octave Mirbeau.

  • Octave Mirbeau, Éditions du Boucher (en lingvoj fr).

  • Pierre Michel, Bibliographie d'Octave Mirbeau (en lingvoj fr).

  • Octave Mirbeau, Ili estis frenezaj.
















Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51