Ĉiro
Ĉiro (cirrhus) estas maldika spirale volviĝanta kroĉilo de grimpa planto, ekz-e de vinberujo aŭ ĉe kelkaj fabacoj (pizoj). Ĝi estas transformaĵo de ŝosakso, de folio aŭ de folieto, povas esti tigo- aŭ fadenforma kaj tenas sin al iu substrato per ĉirkaŭvolviĝo. Ĉiroj estas tuŝsensivaj kaj reagas je tuŝstimulo per kurbiĝo kaj volviĝo. Ĉirplantoj estas subgrupo de grimpoplantoj.
Ĉiraro kiel ornamo |
Plantaj ĉiraroj ofte estas uzataj kiel ornamaĵoj[1], en ĉiuj kulturoj kaj je ĉiuj epokoj: ekde foliaroj kiel la antikvaj helikoj aŭ vitoĉiroj. Ĉiraro estas egale interesa en la arthistorio kiel en la heraldiko.
Komenca paĝo de la ora buleo el 1400 (kopio)
Kolorstampita kovrilo de la unua eldono de Ben Hur de Lew Wallace el 1880
Ŝajnflorala, fraktala spiralĉiro el 2007
|
↑ Noto: Ornament. En: Das grosse Kunstlexikon von P.W. Hartmann, beyars.com