Pasko
Pasko 16-a jarc. Rusa ortodoksa ikono de ascendo el postmortejo de Jesuo Kristo. Festata Plimulto de kristanoj Speco Kristana Signifo kaj senco Solenado de la resurekto de Jesuo Solenoj Religiaj (ekleziaj) servoj Kutimoj kaj tradicioj Preĝoj, tutnokta maldormado (preskaŭ eksplicite orientaj tradicioj), sunleviĝaj diservoj (precipe usonaj protestantaj tradicioj) Koneksas kun Palmofesto, Verda ĵaŭdo, Granda vendredo, Blanka sabato kaj pluaj. v • d • r Pasko estas kristana festo por soleni la resurekton de Jesuo Kristo el la morto. Pasko estas ankaŭ iafoje uzata por la nomo de la juda festo Pesaĥo - vidu ĉe pentekosto. Fakte, la kristana Pasko devenas de la hebrea festo (kvankam kun malsama signifo) kaj eĉ la vorto Pasko, en Esperanto kaj en multaj aliaj lingvoj, devenas de la hebrea vorto pesaĥ ( pasa' aramee). Enhavo 1 Dato de Pasko 2 Religiaj tradicioj 2.1 Nokta meso 2.2 Proc...