Porco Rosso: Malsamoj inter versioj

















































"La skarlatkolora porko"

Originala titolo

紅の豚
[Kurenai no buta]


Produktadlando

Japanio

Originala lingvo
japana lingvo

Kina aperdato
1992

Daŭro
93 minutoj

Ĝenro
animeo

Reĝisoro(j)

Miyazaki Hayao

Scenaro

Miyazaki Hayao

Muziko

Hisaiŝi Ĝo

Produkto

Studio Ghibli

IMDb







v  d  r


Information icon.svg



Porco Rosso (itale. "Porko Ruĝa") aŭ origine Kurenai no Buta (japane: 紅の豚 [kurenai no buta], laŭvorte: La skarlatkolora porko) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli publikigita en 1992.


La reĝisoro estis Hayao Miyazaki. La muzikon por la filmo komponis Joe Hisaishi.




Enhavo






  • 1 Intrigo


  • 2 Ĉefaj personoj


  • 3 Filmo


  • 4 Titolo en aliaj lingvoj


  • 5 Libroj





Intrigo |


La piloto Porko Rosso (homo kun la kapo de porko) batalas por mono kontraŭ aerpiratoj. Kiam lia hidroplano estas batalante damaĝita li sukcesas fuĝi al amika inĝeniero por lasi konstrui novan hidroplanon por li. La juna nepino Fiona de la inĝeniero prenas tiun taskon, kio Porko Rosso unue ne volas akcepti, sed baldaŭ vidas ke ŝi estas alttalentulino. Pro ŝia peto kaj pro teknika neceso Porko Rosso lasi ŝin flugi kun li, kaj ili amikiĝas. Rakontante Porko Rosso lasas kompreni partojn de sia antaŭa vivo al ŝi. Finfine Porko Rosso devas batali kontraŭ la piratoj kaj kontraŭ sian malamikon, la piloto Kurtis, kiu esperas gajni la belan S-inon Ĝina.





Ĉefaj personoj |



  • Porko Rosso (ポルコ・ロッソ [poruko rosso])


  • Sinjorino Ĝina (マダム・ジーナ [madamu ĝīna])


  • Plejaĝulo de la familio Pikkolo (ピッコロおやじ [pikkoro ojaĝi])


  • Ĉefo Mammajuto (マンマユート・ボス [manmajūto bosu])


  • Fiona Pikkoro (フィオ・ピッコロ [fio pikkoro])


  • Sinjoro Kurtis (ミスター・カーチス [misutā kāĉisu])


Filmo |


La filmo Kurenaj no buta aperis en la japanaj kinejoj en 1992, en la jarfino de 1992 ankaŭ en LD (laserdisko) kaj dum multaj jaroj estis konata kaj fama nur en Japanio. Finfine tiu filmo estis dublita en la francan, en la anglan, kaj en kelkajn aliajn lingvojn kaj aperis en DVD.



Titolo en aliaj lingvoj |





































































lingvo titolo signifo
angla Porco Rosso ruĝa porko
finna Punainen sika ruĝa porko
franca Porco Rosso ruĝa porko
germana Porco Rosso ruĝa porko
hispana Porco Rosso porko ruĝa
itala Porco Rosso ruĝa porko
japana 紅の豚 skarlatkolora porko
kroata Porco Rosso ruĝa porko
normĉina 红猪 skarlatkolora porko
pola Szkarłatny pilot skarlatkolora piloto


Libroj |


En 1992 en Japanio aperis ankaŭ la kolorplena kvar-voluma filmkomikso pri "Kurenaj no buta" eldonita de Tokuma Ŝoten.