Uĵok
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Situo
3 Historio
4 Vidindaĵoj
5 Vidu ankaŭ
Bazaj informoj |
Uĵok, ukraine Ужок, hungare Uzsok (uĵok) estas malgranda vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Velikij Bereznij.
48°58′48″N 22°51′36″O / 48.98°N, 22.86°O / 48.98; 22.86 (Uĵok)Koordinatoj: 48°58′48″N 22°51′36″O / 48.98°N, 22.86°O / 48.98; 22.86 (Uĵok)
Areo: 23 km²- Alto super marnivelo: 567 m
Loĝantaro: 770
Poŝtkodo: 89031
Telefonprefikso: 3135
Aŭtokodo: AO
Situo |
Uĵok situas en kaldrono, ĉe fonto de Uĵ, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Ĉop-Lviv. Velikij Bereznij troviĝas 45 km-ojn. Ĝis 1919 Uzsok estis limotrapasejo de Hungara reĝlando. La nomo kunfandiĝis kun la montpasejo. La loko estas ankaŭ akvodislimo de Karpatoj.
Historio |
La unua mencio devenis el 1582, tiam pro pesto la vilaĝosenhomiĝis. En 1914 tie okazis grandaj bataloj inter Rusio kaj Habsburga Imperio. Ĝis 1920 Uzsok apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagyberezna, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Uĵok/Uzsok. Ekde 1945 Uĵok apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.
Vidindaĵoj |
- ortodoksa ligna preĝejo de 1745
- apuda montaro
Vidu ankaŭ |
- Uĵoka montpasejo