Dombrád
Dombrád | |||
---|---|---|---|
urbo | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hungario | ||
Regiono | Norda Ebenaĵo | ||
Departemento | Szabolcs-Szatmár-Bereg | ||
Distrikto | Kisvárda | ||
Poŝtkodo | 4492 | ||
Telefona antaŭkodo | (+36) 45 | ||
Kodo laŭ KSH | 14508 | ||
Retpaĝaro | www.dombrad.hu [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro (ekde [kiam?]) | Kasza Veronika Kozmáné (FIDESZ-KDNP[1]) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 015 (1-a de januaro 2015)[2] | ||
Loĝdenso | 76,87 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 14′ N, 21° 56′ O48.22916666666721.927222222222Koordinatoj: 48° 14′ N, 21° 56′ O | ||
Areo | 51,84 km² (5 184 ha) | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dombrád [+] | |||
Dombrád [dombrAd] estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Kisvárda.
Enhavo
1 Geografio
2 Historio
3 Turismo
4 Vidindaĵoj
5 Famuloj
6 Referencoj
7 Ekstera ligilo
Geografio |
Dombrád situas sur ebenaĵo, laŭ la maldekstra bordo de Tiso, laŭ flankovojoj.
Historio |
La urbo havas jam preskaŭ 1000-jaran historion. Dombrád – laŭ atesto de la tiamaj diplomoj – estas unu el la plej malnovaj komunumoj de la departemento, la skribaj memoraĵoj nomas ĝin Damarad, Damorad, Domorad. Laŭ la fonda atestilo de abatejo Százd (1067), ĝi estis posedaĵo en la 11-a jc. prefekto Stefano el Aba-gento. La nomo estas slavdevena kaj originale signifo estas : kverko. La komunumo venis en la 13-a jc. al posedaĵo de Hont-Pázmány-a gento, poste ĝi iĝis posedaĵo de la nobelaj familioj Kállay,Várdai, Esterházy, Szirmai, Krucsay.
Laŭ arkivaj dokumentoj, Dombrád estis en la 15-17 jc. grava komunumo. En 1774 vivis tie 20 agrohavaj kamparanaj familioj kaj 12 senagraj helpkamparanoj. Tiutempe la agro ne sufiĉis, tial la loĝantoj vivtenis sin per fiŝkaptado, kobitidokaptado (speco de marĉa fiŝo), krabokaptado, detranĉado de fragmito. La kamparanoj kultivis ĉefe grenajn kaj furaĝajn plantojn, sed mondkonatis ankaŭ la cepo produktita en Dombrád. Krom la bredado kaj tenado de bovoj ili tre zorgis pri bredado de ĉevaloj.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1839 | 1248 |
1870 | 2031 kaj 238 loĝdomoj |
1900 | 3913 kaj 533 loĝdomoj |
1920-aj jaroj | 5300 |
1949 | 6828 |
2003 | 4481 |
En 1889 oni konstruis lernejon kun 7 lernejĉambroj. La elektrigo de la (tiam) vilaĝo okazis en 1929 per memstara elektrocentralo. La vilaĝo havis en 1930 jam diversajn lernejojn (kalolika, kalvinisma bazlernejo, fakaj pluinstruaj lernejoj. La industrio tiam reprezantiĝis per du vapormuelilo, unu elektrocentralo, alkohol-, vinagroprodukta uzino, segiluzino, brikoprodukta fabriko. Oni kultivis tiam agron de 8200 akreoj, en la vilaĝo funkciis daŭra merkato, poŝto, telegrafcentralo, apoteko, kuracisto.
En la dua mondmilito mortis 106 Dombrad-anoj, pri kio oni rememoras per memoraĵo.
La evoluo de la vilaĝo plirapidiĝis en la 1950-aj jaroj. Tiam estisĝis la unua agrikultura, produkta kooperativoj, ŜAVK (Ŝtata Axceta kaj Venda Kooperativo, hungare ÁFÉSZ), vendejo de konstru- kaj brulvaroj (hungare tüzép), loka filio de la Tutlanda Ŝparkaso, infanvartejo, infanejo.
Post la 1950-aj jaroj konstruiĝis popolkleriga domo, dsitrikta kuracejo, kino por larĝekranaj filmoj, katafalkejo. Tie setlis la Ŝaumsilka Trikvara Uzino. En 1971 Dombrád iĝis grandvilaĝo, administra centro de la komuna konsilio kun vilaĝoj de Tiszakanyár kaj Újdombrád.
Post la socialisma epoko, la komunumo evoluis per grandaj paŝoj. Oni elkonstruas plenan infrastukturon t.e., en ĉiu strato estiĝas kranakvo, gasdukto, poluakva duktaro, pavimita (netera) vojo, telefono. Estiĝas policejo, konstruiĝas Bazlernejo kaj Gimnazio Ferenc Móra kun 16 lernejĉambroj. En 1993 denove ekfunkcias la Kalvinisma Bazlernejo. Finpretiĝas ekspozicio pri la loka historio, fervoja muzeo, konstanta fervoja veturila ekspozicio, galerio kaj la memorĉambro pri Lajos Kossuth. Aperas novaj publikaj statuoj kiel statugrupo de Ferenc Móra, tutfigura statuo de Lajos Kossuth, memorkapitelo de Gábor Baross kaj la memoraĵo por la partoprenintaj patrujdefendantoj dum la Hungara revolucio de 1848.
La komunumon nomiĝis memorloko far Kossuth Tutlanda Asocio. La komunumo festas ĉiujare la deputiĝon de Lajos Kossuth.
Turismo |
Ĉe la bordo de rivero Tiso troviĝas du pensionoj, 2 kampadejoj, 136 ripozdomoj.
En Dombrád funkcias etspura fervojo, kiu konstruiĝis komence de la 20-a jarcento de la departementa centro Nyíregyháza al Dombrád. Ĝi servis ĝis 1950 por la persona kaj la ŝarĝa trafiko, post tio por la persontrafiko.
La komunumo luktis komence de la 90-aj jaroj sukcese por la fervojlinio. Fama ĉiujara aranĝo de la urbo estas la Tagoj de la etspura fervojo.
Dombrád en 1999 atingis la 1-an lokon en la movado „Por la Florara Hungario" . En 2000 ĝi reprezantis Hungarion en la konkurso de Floraraj Vilaĝoj kaj Urboj de Eŭropo. La anonco de rezulto okazis en la Nord-Irlanda Broughshane, kie Dombrád ricevis arĝentan premion, kaj samjare en Hungario ankaŭ la krompremion de Ĝardenista Mondasocio.
Dombrád iĝis ekde 1-a de julio 2000 urbo kaj ricevis ankaŭ ties simbolojn: la ŝlosilon kaj diplomon.
Vidindaĵoj |
- Kalvinana preĝejo (Dombrád)
Famuloj |
En Dombrád naskiĝis reĝisoro Béla Gaál.
Referencoj |
↑ Dombrád települési választás eredményei (germane) (html). Országos Választási Iroda (2010-10-03). Alirita 2011-12-28.
↑ Magyarország közigazgatási helynévkönyve, 2015. január 1. (magyar és angol nyelven). Központi Statisztikai Hivatal, 2015. szeptember 3. (Hozzáférés: 2015. szeptember 4.)
Ekstera ligilo |
hungare pri la urbo
|