Suda Bordo de Krimeo







Krimea montaro ĉe Aluŝto.




La palaco „Hirunda nesto“





Palaco de Voroncov en Alupko


La Suda Bordo de Krimeo (ruse Южный Берег Крыма, ЮБК, ukraine Південне узбережжя Криму, krime-tatare Yalı Boyu) estas geografie kaj historie aparta regiono de Krimeo. Ĝi estas parto de la nigramara bordo de Krimeo, situanta inter la kabo Ajo okcidente kaj la monto Karadago oriente. La longo de la teritorio estas ĉirkaŭ 150 km., la larĝo - de 2 ĝis 10 kilometroj. Administre ĝi apartenas al la
Jalta, Aluŝta kaj Sudaka municipoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo.



Apartaĵoj |


La pli granda parto de la Suda Bordo de Krimeo (de la kabo Ajo ĝis
Aluŝto — la tiel nomata propre Suda Bordo de Krimeo) estas gardata
en la norda flanko fare de la krutaj deklivoj de la ĉefa monto-ĉeno
de la Krimea montaro, tial ĉi tie regas la mediteranea klimato.


La averaĝa temperaturo de januaro estas ĉirkaŭ 4°С, de julio — 24°С. La
kvanto de hidrometeoj — ĝis 600 mm/jare. La mara temperaturo
januare-februare estas ĉirkaŭ 4-6°С, julie-aŭguste — ĝis 28°С.


La Suda Bordo de Krimeo famiĝis kiel kuraca kaj ripoza regiono proksimume
de mezo de la 19a jarcento. Pro ĝia populareco inter la Rusuja aristokrataro
ĉi tie konserviĝis multaj arkitekturaj monumentoj. Dum Sovetia tempo
la Suda Bordo de Krimeo estas grava kuraca regiono. Nun ĝi estas
unu el la plej famaj ripoz- kaj kurac-lokoj de Ukrainio.











La plej famaj aŭ gravaj loĝlokoj de la Suda Bordo de Krimeo


Foroso | Simeizo | Alupko | Misĥoro | Koreizo | Gaspro | Livadio | Jalto | Masandro | Nikito | Gurzufo | Partenito | Aluŝto | Sudako




Ĉefaj vizitindaĵoj |




  • Forosa preĝejo (bela arkitektura monumento, konstruita sur elstara roko 400 metrojn super la marnivelo)

  • Simeiza natura vidindaĵo (monto Koŝko kaj 3 belaj rokoj)

  • Simeiza astrofizika observatorio


  • Palaco de grafo Voroncov en Alupko kaj la parko ĉirkaŭ ĝi

  • La kasteleto „Hirunda nesto“ en Gaspro

  • Palaco de Jusupov en Koreizo


  • Ajpetro — 1200 metrojn alta monto, atingebla el Misĥoro per speciale konstruita telfero


  • Livadia palaco — la eksa palaco de la caro Nikolao la Dua, en kiu en 1944 okazis la Jalta konferenco

  • La akvofalo Uĉansuo ĉe Jalto — la plej alta akvofalo de Ukrainio

  • „Arbarkampeto de fabeloj“ — unika muzeo de fabelaj roluloj sub klara ĉielo apud Jalto


  • Jalto — la plej fama kurac- kaj ripoz-loko de eksa Sovetunio


  • Masandra vinfarejo — unu el la plej bonaj vinfarejoj en la mondo


  • Masandra palaco de la caro Aleksandro la Tria.


  • Nikita Botanika Ĝardeno — unu el la plej elstaraj botanikaj ĝardenoj de la mondo


  • Ajudago — natur-monumento, 500 metrojn alta monto ĉe Gurzufo

  • Misĥoro




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto